Vintra Olimpiko 2010

la 21a Vintra Olimpiko, en 2010 en Vankuvero, Kanado

La 21-a Vintra Olimpiko (aŭ Vintraj Olimpiaj Ludoj) okazis de la 12-a de februaro 2010 ĝis la 28-a de februaro 2010 en Vankuvero,  Kanado. La 21-a Vintra Olimpiko (aŭ Vintraj Olimpiaj Ludoj) okazis de la 12-a de februaro 2010 ĝis la 28-a de februaro 2010 en Vankuvero ( Kanado). La disciplinoj pri alpa skiado okazis en la vintrosporta loko Whistler 115 kilometrojn pli nordoriente.

XXI Vintra Olimpiko
Vankuvero 2010
Loko: Vankuvero ( Kanado)
Stadiono: B.C. Place
Komenca dato: La 12-a de februaro 2010
Fina dato: La 28-a de februaro 2010
Nombro de nacioj:
82
Nombro de sportistoj: (viroj / inoj)
2762
(1660 / 1102)
Nombroj de sportoj:
15 (86 sportfakoj)
Aliaj kandidatoj:
Somera olimpiko
← 2008 2012 →
Vintra olimpiko
← 2006 2014 →
vdr

Tri semajnojn post la fermo de la Vintra Olimpiko komenciĝas la Vintra Paralimpiko en la samaj sportejoj. La olimpika simbolo cetere estas inuksuko, simbola pejzaĝa figuro el pluraj ŝtonoj, kutima ĉe la inuitoj de norda Kanado.

La sekva medala listo indikas la dek plej sukcesajn naciajn teamojn de sportistoj. La rango kalkuliĝas unuavice laŭ la nombro de gajnitaj oraj medaloj po ŝtato, duavice laŭ la nombro de arĝentaj kaj triavice de bronzaj medaloj. Se pli ol unu ŝtato havas identan nombron de olimpikaj medaloj, ili havas la saman rangon kaj listiĝas alfabete. Tio respegulas la sistemon uzatan de la Internacia Olimpika Komitato.

Partoprenantaj naciaj teamoj redakti

 
la ŝtatoj partoprenantaj la Vintran Olimpikon 2010 estas signitaj verde
 
inuksuko, simila al la olimpika emblemo, sur la monto Whistler
 Rango  Ŝtato Oro Arĝento Bronzo Sumo
Medala tabelo[1]
(post ĉiuj 86 konkursoj)
1   Kanado 14 7 5 26
2   Germanio 10 13 7 30
3   Usono 9 15 13 37
4   Norvegio 9 8 6 23
5   Sud-Koreio 6 6 2 14
6   Svislando 6 - 3 9
7   Ĉinio 5 2 4 11
8   Svedio 5 2 4 11
9   Aŭstrio 4 6 6 16
10   Nederlando 4 1 3 8
plena medala tabelo


Ceremonioj redakti

Malferma ceremonio redakti

 
akcepto per la kvar unuaj nacioj
 
Nelly Furtado kaj Bryan Adams
 
enmarŝo de la kanadaj sportistoj
 
flamigo de la olimpika fajro

La malferma ceremonio de la 21-a Vintra Olimpiko okazis vespere la 12-an de februaro 2010 en la stadiono B.C. Place en Vankuvero. Antaŭ la komenco la stadiona parolistino anoncis, ke la celebraĵo okazus en memoro al la nur malmultajn horojn antaŭe dum olimpika trejnado mortinta luĝisto Nodar Kumaritaŝvili el Kartvelio. Sekvis filmeto, en kiu neĝtabulisto skitabulas el la montoj proksime de Vankuvero suben direkten al la urbo. Fine la sportisto saltas tra la olimpiaj ringoj en la stadionon. Sekvis saluto de la IOK-prezidanto Jacques Rogge kaj la kanada ĝeneralguberniestrino Michaëlle Jean. La kanada flago estis portita en la stadionon kaj suprentirita je masto, dum la muzikistino Nikki Yanofsky kantis la nacian himnon de Kanado, O Canada. Sekvis la enmarŝo de la tribestroj de la kvar unuaj nacioj partoprenantaj la organizadon de la Olimpiko. Kvar bonvenigaj totemoj aperis stadionomeze, kaj ĉirkaŭ ili prezentiĝis indianaj dancoj kaj kantoj memorantaj pri tradiciaj festoj en grandaj kunvenoj. Reprezentantoj de la kvar nacioj, Squamish, Musqueam, Lil’wat kaj Tsleil-Waututh diris bonvenigajn vortojn en siaj lingvoj.

Sekvis la enmarŝo de la partoprenantaj sportistoj laŭ nacioj. Tradicie unue envenis la grekia teamo. Kiam la kartvelaj sportistoj envenis la stadionon, la publiko stariĝis por montri sian funebron. Post la enmarŝo la kantistoj Bryan Adams kaj Nelly Furtado kune prezentis la kanton Bang the Drum ("batu la tamburon"), kaj la publiko partoprenis en tambura batado. Sekvis sceneja prezento sub la moto "pejzaĝo de revo", kiu karakteriziĝis per la indiana pasinto kaj la historio de Kanado. Bildiĝis la "indiana somero", do la varma nordamerika fruaŭtuno karakterizita per ofte suna vetero, sed jam buntaj arbaj folioj, la prerio kaj la rokmontaro. Reprezentiĝis la sportaj disciplinoj de la vintra olimpiko, kaj fine slama poeto provis kapti la karakteron de Kanado.

Sekvis oficialaj paroladoj de la IOK-prezidanto Jacques Rogge kaj de la prezidanto de la loka organiza komitato, John Furlong, kaj la ĝenerala gubernisestrino de Kanado, Michaëlle Jean, deklaris la Vintran Olimpikon malfermita.

Dum prezentiĝis la kanto "Halelujo" de Leonard Cohen, filme montriĝis la ekflugo de pacaj kolomboj. La olimpika flago estis portita en la stadionon, kaj je kanta prezento de la olimpika himno suprentirita je masto. La glacihokeistino Hayley Wickenheiser parolis la olimpikan ĵuron por la atletoj en la angla, Michel Verrault tiun por la arbitraciistoj en la franca. Poste la kantisto Garou prezentis la kanton Un peu plus haut, un peu plus loin ("iom pli alte, iom pli fore").

Fine flamiĝis la olimpika fajro, kaj dum piroteknikaĵo lumigis la stadionon, la glacihokeisto Wayne Gretzky portis sian flamantan torĉon en la urbon, kie li flamigis kopion de la olimpika fajrobovlo.

Pli da bildoj videblas en la komuneja kategorio Malferma ceremonio de la Vintra Olimpiko 2010.

Fina ceremonio redakti

La fina ceremonio okazis la 28-an de februaro je 17:30 h loka tempo (1-a de marto 01:30 UTC) en la sama stadiono. La olimpika flago estis transdonita al urbestro Anatolij Paĥomov el Soĉio, Rusio, kie okazos la Vintra Olimpiko 2014. La ceremonion interalie vivigis prezentoj de la kantistoj Michael Bublé, Neil Young, Avril Lavigne kaj Alanis Morissette.

Referencoj redakti

Vidu ankaŭ redakti



Vintraj Olimpiaj Ludoj

1924, 1928, 1932, 1936, (1940)II, (1944)II, 1948, 1952, 1956, 1960, 1964, 1968, 1972, 1976, 1980, 1984, 1988, 1992, 1994, 1998, 2002, 2006, 2010, 2014, 2018, 2022

Someraj Olimpiaj Ludoj

1896, 1900, 1904, (1906)*, 1908, 1912, (1916)I, 1920, 1924, 1928, 1932, 1936, (1940)II, (1944)II, 1948, 1952, 1956, 1960, 1964, 1968, 1972, 1976, 1980, 1984, 1988, 1992, 1996, 2000, 2004, 2008, 2012, 2016, 2020, 2024