Meksiko en la Vintra Olimpiko 2010

sporta delegacio

La meksika teamo aktiva en la Vintra Olimpiko 2010 en Vankuvero havis 1 sportiston. Tiu partoprenis en 1 fako. Flagtenanto de la meksika teamo estis Hubertus von Hohenlohe (alpa skiado). La sportisto atingis neniun medalon.

Meksiko en la Vintra Olimpiko 2010
Vintra Olimpiko 2010 en Vankuvero
Flagtenanto:  Hubertus von Hohenlohe (alpa skiado)
Sportistoj 1 en 1 fako
Medaloj
rango:
Oro
0
Arĝento
0
Bronzo
0
Sume
0
vdr

Kunordigis la teamon la Meksika Olimpika Komitato, fondita en 1923. Kvankam la meksika teamo parte relative sukcesis en la someraj olimpikoj, la meksikaj sportistoj ankoraŭ neniam atingis medalon en vintra olimpiko. Post la unua apero de meksika delegacio en la Vintra Olimpiko 1928 pasis plenaj 56 jaroj antaŭ ol alia meksika teamo ĉeestis la Vintrajn Ludojn: post la partopreno de unusola meksikano en la Vintra Olimpiko 1984 en Sarajevo, la Meksika Olimpika Komitato sendis delegacion, parte tre malgrandan, al ĉiu vintra olimpiko kun la escepto de 1998 kaj de 2006.

Eksteraj ligiloj redakti

 
la unusola sportisto, Hubertus von Hohenlohe, germana-aŭstra-meksika membro de nobela familio, kun du oficialuloj en la malferma ceremonio


 
emblemo