Ganao en la Olimpikoj

olimpika nacia teamo

Sportista teamo de  Ganao en la Olimpikoj en la jaro 1952 havis sian olimpikan debuton, tiam ankoraŭ je la kolonia nomo Ora Marbordo, kaj post la ŝtata sendependiĝo en 1957, do ekde la somera Olimpiko 1960 de Romo ĝis inkluzive la olimpiko de 2020 en Tokio, pro la kronvirusa pandemio prokrastita el somero 2021, partoprenis en 14 someraj eldonoj de la sporta evento, en ĉiuj krom en tiu de 1980, kiam la teamo aliĝis al la bojkoto de pluraj afrikaj teamoj kontraŭ la apartismo en Sudafriko kaj tiu de 1980 gvidita de la usona teamo pro la sovetunia invado de Afganio fine de 1979. En vintraj olimpikoj ĉeestis ganaaj partoprenantoj en 2010 kaj ekde 2018 - ĝis 2022 nur unusola sportisto en unu olimpiko kaj sen medalo, la partopreno tie estas pli simbola.

La olimpika flago
Clement Quartey en la somera Olimpiko 1960 kontribuis la unuan kaj ĝis nun solan arĝentan medalon por la teamo
la ganaa sportisto kun iuj helpantoj en la vintra Olimpiko 2010

La teamo ĝis la stato de somero 2022 sume atingis ekzakte kvin medalojn: Temas pri arĝenta kaj 4 bronzaj medaloj. Per tio sume la teamo en ĉiuj olimpikoj havas la 125-an rangon.

Kunordigas la teamon la Ganaa Olimpika Komitato.

Eksteraj ligiloj redakti

Vidu ankaŭ redakti