Bosnio kaj Hercegovino en la Olimpikoj

Sportista teamo de  Bosnio kaj Hercegovino en la Olimpikoj ekde la jaro 1992 ĝis inkluzive la olimpiko de 2020, pro la kronvirusa pandemio prokrastita al somero 2021, partoprenis en ĉiuj someraj eldonoj de la sporta evento. En vintraj olimpikoj ankoraŭ neniam estis Bosnio kaj Hercegovinaj partoprenantoj.

La olimpika flago

La teamo ĝis la stato de somero 2022 ankoraŭ neniam atingis olimpikan medalon. Kune kun Albanio, Andoro, Bosnio kaj Hercegovino, Malto kaj Monako, laŭ tiu stato estas unu el kvin nunaj eŭropaj partoprenantoj, kies teamoj ne gajnis olimpikan medalon. La relative plej bonajn rezultoj la teamo ĝis nun atingis en la somera Olimpiko 2020: tie, Nedžad Husić akiris 5-an rangon en vira Tekvondo ĝis 68 kilogramoj, kaj sesan rangon poe atingis Nedžad Fazlija en pafado kaj Amel Tuka en la 100-metra vira kurado.

Kunordigas la teamon la Olimpika Komitato de Bosnio kaj Hercegovino.

Eksteraj ligiloj redakti

Vidu ankaŭ redakti