Pollando en la Vintra Olimpiko 2010
sporta delegacio
La pola teamo aktiva en la Vintra Olimpiko 2010 en Vankuvero havis 47 sportistojn. Ili partoprenis en 11 fakoj. Flagtenanto de la pola teamo estis Konrad Niedźwiedzki dum la malferma ceremonio respektive Katarzyna Bachleda-Curuś dum la ferma. La sportistoj atingis unu oran, 3 arĝentajn kaj 2 bronzajn medalojn. Sume la teamo en la Olimpiko havis la 15-an rangon. Kunordigis la teamon la Pollanda Olimpika Komitato.
Pollando en la Vintra Olimpiko 2010 | ||||
Vintra Olimpiko 2010 en Vankuvero | ||||
Flagtenanto: | Konrad Niedźwiedzki (malfermo) Katarzyna Bachleda-Curuś (fermo) | |||
Sportistoj | 47 en 11 fakoj | |||
Medaloj rango: 15 |
Oro 1 |
Arĝento 3 |
Bronzo 2 |
Sume 6 |
La oran medalon atingis:
- Justyna Kowalczyk en la virina 30-kilometra klasikstila kuro de skikurado.
![]() |