Nederlando en la Vintra Olimpiko 2010

sporta delegacio

La nederlanda teamo aktiva en la Vintra Olimpiko 2010 en Vankuvero havis 34 sportistojn. Ili partoprenis en 4 fakoj. Flagtenanto de la nederlanda teamo estis Timothy Beck dum la malferma ceremonio respektive Sven Kramer dum la ferma. La sportistoj atingis 4 orajn, unu arĝentan kaj 3 bronzajn medalojn. Sume la teamo en la Olimpiko havis la 10-an rangon. Kunordigis la teamon la landa olimpika komitato, ekde la jaro 1993 oficiale nomata Nederlanda Olimpika Komitato*Nederlanda Sporta Federacio.

la nederlanda teamo eniras dum la malferma ceremonio en Vankuvero
Nederlando en la Vintra Olimpiko 2010
Vintra Olimpiko 2010 en Vankuvero
Flagtenanto:  Timothy Beck (malfermo)
Sven Kramer (fermo)
Sportistoj 34 en 4 fakoj
Medaloj
rango: 10
Oro
4
Arĝento
1
Bronzo
3
Sume
8
vdr

La kvar orajn medalojn atingis:

  • Sven Kramer en la vira 5000-metra konkurso de rapid-sketado,
  • Mark Tuitert en la vira 1500-metra konkurso de rapid-sketado,
  • Ireen Wüst en la virina 1500-metra konkurso de rapid-sketado kaj
  • Nicolien Sauerbreij en la neĝtabula virina paralela slalomego.

Eksteraj ligiloj redakti

 
Mark Tuitert gajnis oran medalon en 1500-metra rapidsketado
 
kaj Nicolien Sauerbreij oran medalon en la neĝtabula virina paralela slalomego