Nederlanda Olimpika Komitato*Nederlanda Sporta Federacio

nacia olimpika komitato de Nederlando

La Nederlanda Olimpika Komitato*Nederlanda Sporta Federacio (nederlande Nederlands Olympisch Comité*Nederlandse Sport Federatie, kutime mallongigata NOC*NSF) estas neprofitdona organizaĵo, kiu funkcias kiel la Nacia Olimpika Komitato (NOK) de Nederlando. La olimpika komitato kreiĝis en 1912 kaj estis internacie agnoskita samjare. En 1993 ekestis la nuna organizaĵo kiel fuzio de la naciaj olimpika kaj paralimpika komitatoj kun la Nederlanda Sporta Federacio. Kiel NOK, la organizaĵo celas subteni nederlandajn atletojn, sporton en Nederlando kaj organizi tiujn Olimpikajn Ludojn, kiuj okazas en Nederlandio, kvankam ĝis la jaro 2012 ankoraŭ nek okazis nek estonte antaŭvidatas Olimpikaj Ludoj en la lando.

Nederlanda Olimpika Komitato*Nederlanda Sporta Federacio
Nacia Olimpika Komitato • National Paralympic Committee
Komenco 1912 vd
Geografia situo 52° 0′ 42″ N, 5° 49′ 23″ O (mapo)52.011804335.823022517Koordinatoj: 52° 0′ 42″ N, 5° 49′ 23″ O (mapo)
Lando(j) Nederlando vd
Sidejo National Sports Centre Papendal
Nederlanda Olimpika Komitato*Nederlanda Sporta Federacio (Nederlando)
Nederlanda Olimpika Komitato*Nederlanda Sporta Federacio (Nederlando)
DEC
Nederlanda Olimpika Komitato*Nederlanda Sporta Federacio
Nederlanda Olimpika Komitato*Nederlanda Sporta Federacio
Map
Nederlanda Olimpika Komitato*Nederlanda Sporta Federacio
Membro de Eŭropaj olimpikaj komitatoj vd
Retejo Oficiala retejo
vdr
emblemo de la olimpika teamo de la Nederlanda Olimpika Komitato*Nederlanda Sporta Federacio
emblemo de la olimpika teamo de la Nederlanda Olimpika Komitato*Nederlanda Sporta Federacio

La organizaĵo havas sian centran sidejon en la nacia Sporta Centro Papendal en arbaroriĉa malcentra parto de la urbo Arnhem, kaj laŭ la stato de somero 2012 konsistas el 90 sportaj organizaĵoj, kiuj reprezentas proksimume 2700 individuajn sportajn klubojn.

Eksteraj ligiloj redakti