Litovio en la Somera Olimpiko 2008

Litovio konkurencis en la Somera Olimpiko 2008 en Pekino (Ĉinio). Temis pri la sepa partopreno de litovia nacia teamo en somera olimpiko - en 1912 la litoviaj atletoj devis partopreni en teamo de la Rusia Imperio, kaj inter la Dua Mondmilito kaj la jaro 1990 en teamo de Sovetunio. La nacia Litova Olimpika Komitato (litove Lietuvos tautinis olimpinis komitetas, LTOK) sendis entute 71 atletojn, por konkuri en 16 sportaj fakoj.

Litovio en la Olimpikoj

Flago de Litovio
IOK-kodo  LTU
NOK Litova Olimpika Komitato (Lietuvos tautinis olimpinis komitetas)
Retejowww.ltok.lt (litove kaj angle)
Somera Olimpiko 2008 en Pekino
71 sportistoj en 16 disciplinoj (fakoj)
Flagtenanto Šarūnas Jasikevičius
Medaloj
Rango: #45
oro
0
arĝento
2
bronzo
3
sumo
5
Olimpika historio
Someraj Olimpikoj

1924 · 1928 · 1932 · 1936


1992 · 1996 · 2000 · 2004 · 2008 · 2012 · 2016 · 2020
Vintraj Olimpikoj

1924 · 1928 · 1932 · 1936


1992 · 1994 · 1998 · 2002 · 2006 · 2010 · 2014 · 2018 · 2022
Aliaj parencaj aperoj
Rusio Rusia Imperio (1912)
Sovetunio (1952–1988)

Medalistoj redakti

medalo nomo fako evento
  arĝento Gintarė Volungevičiūtė [1] velado virina velboata klaso Laser Radial
  arĝento Edvinas Krungolcas moderna pentatlono vira individua konkuro
  bronzo Mindaugas Mizgaitis luktado vira greko-romia klaso de ĝis 120 kilogramoj
  bronzo Virgilijus Alekna atletiko vira diskoĵeto
  bronzo Andrejus Zadneprovskis moderna pentatlono vira individua konkuro

Referencoj redakti

  1. en oktobro 2008 ŝi edziniĝis al la brazila, germandevena, velisto Robert Scheidt kaj alprenis lian familian nomon.

Eksteraj ligiloj redakti

 
la Pekina Olimpika Parko el birda perspektivo, fone centre la Nacia stadiono de Pekino