Sovetunio en la Somera Olimpiko 1952

sporta delegacio
(Alidirektita el Sovetunio en la Olimpikoj)

La sovetunia teamo aktiva en la Somera Olimpiko 1952 en Helsinko havis 295 sportistojn. Ili partoprenis en 18 fakoj. Flagtenanto de la sovetunia teamo estis Jakov Kutsenko. La sportistoj atingis 22 orajn, 30 arĝentajn kaj 19 bronzajn medalojn. Sume la teamo en la Olimpiko havis la 2-an rangon.

la teamo en la malferma ceremonio
Sovetunio en la Somera Olimpiko 1952
Somera Olimpiko 1952 en Helsinko
Flagtenanto:  Jakov Kutsenko
Sportistoj 295 en 18 fakoj
Medaloj
rango: 2
Oro
22
Arĝento
30
Bronzo
19
Sume
71
vdr

Estis la unua fojo kiam sportistoj de Sovetunio partoprenis olimpikan eventoj, post kiam antaŭe unue bojkoto de sovetunia teamo fare de la Internacia Olimpika Komitato malebligis partoprenon kaj kaj poste pro ideologiaj malkonsentoj laŭ iniciato de la gvidantaro de Sovetunio mem malpermesiĝis ĉeesto. Dum la sekvaj preskaŭ kvar jardekoj ekde 1952, la sovetuniaj sportistoj estos escepte sukcesaj en la olimpikoj, kaj la gvidantaro de Sovetunio estos tre kontenta, opiniante tiun sportan sukceson propaganda varbaĵo pri la ĝenerala supereco de la ŝtata sistemo de Sovetunio super aliaj ŝtataj sistemoj. Samtempe ĉiam la ŝtata sekreta servo tre atentos por maleviti fuĝojn de sportistoj el tiu supera sistemo al malsuperaj en la okcidenta mondo. Tre bonvenis, ke la sovetunia nacia teamo ekde 1952 ankaŭ akceptis inter siaj vicoj la sportistojn el Litovio, Latvio, Estonio kaj el orienta Finnlando, kiuj ĝis la jaro 1936 konkurencis en memstaraj naciaj teamoj.

Vidu ankaŭ redakti

 
Galina Zibina ricevis oran medalon en globoĵeto
 
Aleksandra Ĉudina atingis 2 arĝentajn kaj bronzan medalojn