Manpilkado

pilkosporto

Manpilkadohandbalo (pro la angla termino handball) estas teama sporto, ĉe kiu du teamoj provas pafĵeti la pilkon en la kontraŭan golejon. Venkonto estas tiu, kiu akiris pli da goloj ĝis fino de la ludo.

Manpilkado
speco de sporto • olimpika sporto
teama sportopilkosporto
Fakoj
Kulminaj konkursoj
Internacia federacio
Rilataj paĝoj
Kategorio:Sporto
vdr

La internacia rega asocio estas la Internacia Federacio de Manpilkado‌.

Ludkampo

redakti

La ludkampo havas rektangulan formon (ĉ. 40 m × 20 m) kaj dividitas per mezlinio je du samgrandaj duonoj. Specifaĵo de la ludkampo estas la du "duoncirklaj arkoj", la t.n 6-metra cirklo (golejarea linio) kaj la du aliaj duoncirkloj je 9 metroj for de la golejo. Tiuj formas duoncirklon kaj etendiĝas de la mallonga flanko al la mezlinio de la ludkampo. La punĵeta linio troviĝas 7 metrojn antaŭ la golejo (komparebla kun dekunumetra punŝota punkto ĉe futbalo). La linioj apartenas al tiu areo, kiuj ili limas (escepto mezlinio) - detalan skizon vidu dekstre.

La kampaj ludantoj ne rajtas trapasi la punĵetan cirklon, sed la aero super tio estas libera por agi, salti.

La golejo larĝas 3 metrojn kaj altas 2 m.

 
feroa poŝtmarko pri manpilkado el 1981
 
Mapo de la ludkampo

La pilko

redakti

La pilko konsistas el aerplenigita leda aŭ plastika kovraĵo en 4 grandoj:

  • Grando III (Viroj kaj junuloj ekde 16): perimetro 58–60 cm, pezo 425–475 g
  • Grando II (Virinoj kaj junuloj ekde 12): perimetro 54–56 cm, pezo 325–400 g
  • Grando I (junuloj ekde 8): perimetro 50–52 cm, pezo min. 315 g
  • Grando 0 (eta): perimetro 48 cm, pezo min. 290 g

Teamo kaj ludo

redakti

Ĉiu teamo konsistas el 7 ludantoj – 6 kampaj ludantoj kaj unu golulo. Kromaj 5 kunludantoj povas sidi sur la ŝanĝa benko. La ŝanĝo de la ludantoj okazas laŭvole kaj iam ajn sen antaŭmendo.

Kampaj ludantoj

redakti

La kampaj ludantoj rajtas tuŝi la pilkon ne nur permane, sed per ĉiu korpoparto super la genuo (inkluzive ankaŭ la genuon). Sen driblo, la ludanto rajtas paŝi nur 3-foje kaj rezervi la pilkon nur por 3 sekundoj, poste ĝi devas ĝin pluĵeti aŭ ŝoti al golejo.

Golejisto

redakti

La golejisto rajtas la ŝotatan pilkon per ĉiu korpoparto deturni, kapti. La golulo devas vestiĝi alie ol la kampaj ludantoj. Ĝi rajtas la golejan areon forlasi (sed ne kun pilko sub kontrolo), sed ĝi devas la pilkon ekster la goleja areo pludoni. Ĉiu ludanto de la teamo rajtas goluliĝi.

 
Arbitraciisto levante flavan karton

Peketoj kaj punigoj

redakti

La korpa kontakto por haltigi la kontraŭludantojn estas permesata, sed ne permesatas la pilkon forŝiri, la ludantojn firmteni, ilin alkroĉi, forpuŝi, sursalti, forpremi kaj similaj. Se oni peketas, puneblas per

  • libera punĵeto (sur la loko de la pekfaro, min. 9 metrojn for de la golejo)
  • se oni faŭlas ludanton en kalra situo ĉe la golejo, ekzistas 7-metra ŝoto (ankaŭ ĉe defendo en la goleja areo)
  • flava punkarto, (averto), ĉe la unua peketo (do 3 po ludanto, poste okazas aŭtomate 2-minuta tempopuno),
  • aŭ 2-minuta tempopuno ĉe akcio, kiu direktitas kontraŭ la ludanto kaj ne kontraŭ la pilko
  • la 3-a 2-minuta tempopuno de la sam ludanto signifas ĝian ekskludon (ruĝa karto)
  • ekskludo pro sanodanĝeriga konduto, ludo; perforto
 
Lud-Paŭzo

Luda kaj interrompa tempo

redakti

La ludotempo daŭras ekde 16 jaraĝo 2 × 30 minutojn (sub tio 2 × 25 aŭ 2 × 20). Dum turniroj, ĉe nedecida stato okazas dufoje 2 × 5 minuta plilongigo. Poste okazas 7-metraj ŝotoj.

Ĉiu teamo rajtas peti interrompon de ludo por unu minuto, unufoje je duontempo. Tiu rajto validas, nur se ili posedas la pilkon.

Historio

redakti

Antikvo: Similaj ludoj okazis jam dismonde: Homero sciigis pri tio en la 8-a jarcento a.K. en sia "Odiseo". Pli poste informis la kuracisto Galeno el Pergamo (130–200) pri pilkoludo de la romianoj nomata "Harpaston". Plia mencio estis fare de Walther von der Vogelweide (1170–1230) pri kapta pilkoludo.

1906:

La dana instruisto Holger Nielsen skizis la unuajn regulojn kaj organizis turnirojn.

Gravaj konkursoj

redakti

Eksteraj ligiloj

redakti