Eŭropa Ĉampionado de Manpilkado

apartigilo

La Eŭropaj Ĉampionadoj de Manpilkado estas konkursoj de la Eŭropa Federacio de Manpilkado (EHF) por determini la plej bonajn manpilkadajn teamojn de Eŭropo. Fakte temas pri du apartaj konkursoj: unu por viroj kaj unu por virinoj. Ili estas aranĝitaj aparte, sed krom tio estas similia. Ili estas unuafoje aranĝitaj en la jaro 1994 - tri jaroj post la fondiĝo de la EHF. Ili okazis ĉiun duan jaron en paraj jaroj. La vira ĉampionado kutime okazas en januaro kaj la virina kutime en decembro. La konkurso ankaŭ estas kvalifiko por la Monda Ĉampionado kaj la Olimpikaj Ludoj. La plej ofte venkintaj teamoj estas Svedujo (4-foje, viroj) kaj Norvegujo (7-foje, virinoj).

Disvolvo de la konkurso redakti

Komence nur 12 teamoj povas kvalifiki sin por la konkurso. Ekde 2002 partoprenas 16 teamoj. La teamo de la gastiganta ŝtato estas aŭtomate kvalifikata. La konkurso konsistas el tri etapoj. La unua kaj dua estas rondbataloj kaj la tria estas elimina sistemo. En la unua etapo ekzistas kvar grupoj kun po kvar teamoj. Ĉiu teamo ludas po unu ludon kontraŭ la tri samgrupaj teamoj. La tri unuaj teamoj de la klasigo rajtas partopreni en la dua etapo. La lasta teamo estas eliminita. En la dua etapo ekzistas du grupoj kun do nun po ses teamoj. Ili kunprenas la rezultojn, kiun ili gajnis kontraŭ la ankaŭ progresantaj teamoj. La teamoj nun ludas kontraŭ la tri aliaj teamoj de la grupo. La du unuaj klasitaj de la du grupoj kvalifikas sin por la tria etapo. Tie la unuaj klasitaj ludas kontraŭ la duaj klasitaj de la alia grupo en duonfinaloj. La venkintoj ludas en la finalo pri la ĉampioneco.

Resumo (Virinoj) redakti

Numero Jaro Gastiganto Ĉampiono Rezulto dua tria
1 1994 Germanujo   Danujo 27:23   Germanujo   Norvegujo
2 1996 Danujo   Danujo 25:23   Norvegujo   Aŭstrujo
3 1998 Nederlando   Norvegujo 24:16   Danujo   Hungarujo
4 2000 Rumanujo   Hungarujo 32:30 p.p.   Ukrainujo   Rusujo
5 2002 Danujo   Danujo 25:22   Norvegujo   Francujo
6 2004 Hungarujo   Norvegujo 27:25   Danujo   Hungarujo
7 2006 Svedujo   Norvegujo 27:24   Rusujo   Francujo
8 2008 Makedonujo   Norvegujo 34:21   Hispanujo   Rusujo
9 2010 Danujo/Norvegujo   Norvegujo 25:20   Svedujo   Rumanujo
10 2012 Serbujo   Montenegro 34:31 p.2p.   Norvegujo   Hungarujo
11 2014 Kroatujo/Hungarujo   Norvegujo 28:25   Hispanujo   Svedujo
12 2016 Svedujo   Norvegujo 30:29   Nederlando   Francujo
13 2018 Francujo   Francujo 24:21   Rusujo   Nederlando
14 2020 Danujo/Norvegujo
16 2022 Nord-Makedonujo/Montenegro/Slovenujo

p.p. = post plilongigo, p.2p. = post du plilongigoj

Resumo (Viroj) redakti

Numero Jaro Gastiganto Ĉampiono Rezulto dua tria
1 1994 Portugalujo   Svedujo 34:21   Rusujo   Kroatujo
2 1996 Hispanujo   Rusujo 23:22   Hispanujo   Jugoslavujo
3 1998 Italujo   Svedujo 25:23   Hispanujo   Germanujo
4 2000 Kroatujo   Svedujo 32:31   Rusujo   Hispanujo
5 2002 Svedujo   Svedujo 33:31   Germanujo   Danujo
6 2004 Slovenujo   Germanujo 30:25   Slovenujo   Danujo
7 2006 Svislando   Francujo 31:23   Hispanujo   Danujo
8 2008 Norvegujo   Danujo 34:20   Kroatujo   Francujo
9 2010 Aŭstrujo   Francujo 25:21   Kroatujo   Islando
10 2012 Serbujo   Danujo 21:19   Serbujo   Kroatujo
11 2014 Danujo   Francujo 41:32   Danujo   Hispanujo
12 2016 Pollando   Germanujo 24:17   Hispanujo   Kroatujo
13 2018 Kroatujo   Hispanujo 29:23   Svedujo   Francujo
14 2020 Aŭstrujo/Norvegujo/Svedujo   Hispanujo 22:20   Kroatujo   Norvegujo
16 2022 Hungarujo/Slovakujo
18 2024 Germanujo

Eksteraj ligiloj redakti