Virina monda ĉampionumo de manpilkado
La virina monda ĉampionumo de manpilkado estas konkurso por determini la plej bonan virinan landan teamon de manpilkado de la mondo. La Internacia Federacio de Manpilkado aranĝas la konkursojn. La unua ĉampionumo okazis 1957 en Jugoslavujo. Kiel la sekvinta ĉampionumo oni ludis sur eta kampa ludejo. Ĉar oni ludis laŭ la samaj reguloj kiel en halo oni rigardas ilin kiel halaj ĉampionumoj. Antaŭ la jaro 1993 la turniro okazis neregule kun intertempoj de du, tri aŭ kvar jaroj. Ekde tiam ĝi okazas ĉiun duan jaron. La turniro ekde 1971 okazas en decembro kaj fojfoje jam komenciĝas en novembro.
En la konkurso la eŭropaj teamoj superregas la medalpoziciojn. Kontraŭe al la vira ĉampionumo jam du neeŭropaj teamoj gajnis ormedalon – Sudkoreujo en 1995 kaj Brazilio en 2011. Sed krom plia bronza medalo de Sudkoreujo en 2003 ĉiu alia medalo estis gajnita de eŭropaj teamoj. La plej sukcesa teamo estas tio de Rusujo.
RezultatojRedakti
p.p. = post plilongigo p.2p. = post du plilongigoj
Eksteraj ligilojRedakti
- ihf.info Retpaĝo de la Internacia Federacio de Manpilkado