Albanio en la Olimpikoj

Albana teamo unue partoprenis ĉe la Somera Olimpiko 1972. La sportistoj maltrafis la venontajn kvar ludojn, tri el ili pro politikaj kialoj pro la bojkoto de 1980, bojkoto de 1984 kaj bojkoto de 1988, sed revenis por la Somera Olimpiko 1992 en Barcelono. Ili aperis en ĉiuj ludoj ekde tiam. En la Vintraj Olimpikoj albana teamo, ĉiam ĝis nun tre malgranda, debutis en 2006.

Albanio en la Olimpikoj

Flago de Albanio
IOK-kodo  ALB
NOK Nacia Olimpika Komitato de Albanio
Retejowww.nocalbania.org.al albane
Olimpika historio
Someraj Olimpikoj
1972 · 1976 · 1980 · 1984 · 1988 · 1992 · 1996 · 2000 · 2004 · 2008 · 2012 · 2016 · 2020
Vintraj Olimpikoj
2006 · 2010 · 2014 · 2018 · 2022
vdr
la albana teamo dum la malferma ceremonio en 1972

Albanaj sportistoj en la olimpikoj kutime partoprenas en konkursoj kiuj inkludas naĝadon, atletikon, halterlevon, pafadon kaj luktadon. La lando ankoraŭ neniam gajnis olimpikan medalon. Kune kun Andoro, Bosnio kaj Hercegovino, Malto kaj Monako, Albanio estas unu el kvin nunaj eŭropaj partoprenantoj, kies teamoj ne gajnis olimpikan medalon. La teamanoj estas reprezentataj fare de la Albana Olimpika Komitato ekde 1972.



Someraj Olimpikoj redakti

 

1972 redakti

En la Somera Olimpiko 1972 en Munkeno partoprenis 5 albanaj sportistoj. Teama flagotenanto estis la pafistino Afërdita Tusha.

 

1992 redakti

En la Somera Olimpiko 1992 en Barcelono partoprenis 7 albanaj sportistoj. Teama flagotenanto estis la pafisto Kristo Robo.

 

1996 redakti

En la Somera Olimpiko 1996 en Atlanta partoprenis 7 albanaj sportistoj. Teama flagotenanto estis la atletino Mirela Maniani.

 

2000 redakti

En la Somera Olimpiko 2000 en Sidnejo partoprenis 4 albanaj sportistoj. Teama flagotenanto estis la halterlevisto Ilirjan Suli.

 

2004 redakti

En la Somera Olimpiko 2004 en Ateno partoprenis 7 albanaj sportistoj. Teama flagotenanto estis la atletino Klodiana Shala.

 

2008 redakti

En la Somera Olimpiko 2008 en Pekino partoprenis 11 albanaj sportistoj. Teama flagotenanto estis la liberstila luktisto Sahit Prizreni.

 

2012 redakti

En la Somera Olimpiko 2012 en Londono partoprenis 11 albanaj sportistoj. Teama flagotenanto estis la halterlevistino Romela Begaj.

 

2016 redakti

En la Somera Olimpiko 2016 en Rio-de-Ĵanejro partoprenis 6 albanaj sportistoj. Teama flagotenanto estis la liberstila atletino Luiza Gega.

 

2020 redakti

En la Somera Olimpiko 2020 en Tokio, prokrastita al 2021, partoprenis 9 albanaj sportistoj. Teamaj flagotenantoj estis la atletino Luiza Gega kaj la luktisto Briken Calja.

Vintraj Olimpikoj redakti

En la Vintraj Olimpikoj albana teamo ĝis nun partoprenis en 2006, 2010, 2014, 2018 kaj 2022.

2006 redakti

En la Vintra Olimpiko 2006 en Torino partoprenis 1 albana sportisto. Teama flagotenanto estis la alpa skiisto Erjon Tola.

 
la albana delegacio en la Vintra Olimpiko 2010

2010 redakti

En la Vintra Olimpiko 2010 en Vankuvero partoprenis 1 albana sportisto. Teama flagotenanto duafoje estis la alpa skiisto Erjon Tola.

2014 redakti

En la Vintra Olimpiko 2014 en Soĉio partoprenis 2 albanaj sportistoj. Teama flagotenanto trian fojon estis la alpa skiisto Erjon Tola.

2018 redakti

En la Vintra Olimpiko 2018 en Pjonĉango partoprenis 2 albanaj sportistoj. Teama flagotenanto estis la alpa skiistino Suela Mëhilli.

2022 redakti

En la Vintra Olimpiko 2022 en Pekino partoprenis 1 albana sportisto. Teama flagotenanto estis la alpa skiisto Denni Xhepa, en la ferma ceremonio anstataŭis lin volontulo.