Sauda Arabio en la Olimpikoj

olimpika nacia teamo

Sportista teamo de  Sauda Arabio en la Olimpikoj ekde la jaro 1972 ĝis inkluzive la olimpiko de 2020, pro la kronvirusa pandemio prokrastita el somero 2021, partoprenis en ĉiuj someraj eldonoj de la sporta evento krom en tiu de 1980, kiam la teamo aliĝis al la bojkoto gvidita de la usona teamo pro la sovetunia invado de Afganio fine de 1979. En vintraj olimpikoj nur unufoje, en 2022, estis unusola Saudarabia partoprenanto. En 2010 Sauda Arabio estis unu el tri lastaj landoj, kun Brunejo kaj Kataro, kiuj ĝis tiam neniam sendis virinajn sportistojn. Post forta premo de la Internacia Olimpika Komitato en 2012 fine la kuristino Sarah Attar (arabe سارة عطار), filine de usona patrino kaj de sauda patro, en la 80-metra kuro, ankaŭ en 2016 en maratono, kaj la ĵudistino Viĝdan Ŝahrakani (arabe وجدان شهرخاني, latinliterigo laŭ DIN 31635 Wiǧdān ʿAlī Sirāǧ ad-Dīn Šahraḫānī aŭ angle Wojdan/Wijdan Shaherkani) rajtis partopreni la olimpikon de Londono.

La olimpika flago
la kuristino Sarah Attar en Rio 2016 - ŝi kvar jarojn antaŭe estis unu el du unuaj virinoj en la saudarabia teamo
la karateisto Tareg Hamedi (jen foto de 2018) en Tokio 2020 akiris arĝentan medalon

Sarah Attar, kiu vivis sian tutan vivon en Usono, estis atendita de Saud-Arabio porti sportajn vestaĵojn kiuj observas la islaman leĝaron de la Ŝario. Fotoj de ŝi en ŝia tipa vestaĵo, portante senmanikan ĉemizon, pantaloneton, kaj kun ŝia hararo ne kovrita per kaptuko, estis forigitaj de la interreto, inkluzive de sporta retejo de ŝia universitato. Ŝi kaj ŝia patrino kunmetis kap-kaj-kolkovraĵon por ŝi por la konkuroj, kune kun longaj manikoj kaj longaj pantalonoj. Attar vivas kaj trejnas en Usono, kutime sen porti hijabonabajon kovrantan ŝin.

La Saud-arabia akademiulo Ali Al-Ahmed, kiu publikigis studojn pri virinaj sportoj en Saud-Arabio, notis: "La ĉeesto de inaj atletoj [en la Olimpikoj de 2012] plimalbonigis aferojn, ĉar ĝi permesis al Saud-Arabio eviti kritikon." Tamen, konservativaj saudi-arabiaj religiemaj klerikoj forte kontraŭbatalis kaj eligis verdiktojn kontraŭ saudi-arabiaj virinoj partoprenantaj sporton kun spektantoj, asertante ke tio povas konduki al korupta moralo, perdo de virgeco, kaj lesbeco.

Dum la Parado de Nacioj de la malferma ceremonio de 2012, Attar kaj Shaherkani, la nuraj du inoj en la saud-arabia delegacio, estis devigitaj marŝi malantaŭ siaj viraj samteamanoj, malsame al virinoj en delegacioj de aliaj islamaj landoj. Attar konkuris en la 800 metroj de la virinoj, sen esti renkontinta la kvalifikan tempon. Ŝi laste finis, pli ol duonan minuton pli malrapide ol sia plej proksima konkuranto, kiu transiris la cellinion 150 metrojn antaŭ ŝi. Malgraŭ tio, centoj da spektantoj staris kaj aplaŭdis ŝin dum ŝi transiris la cellinion. Ŝia partopreno en la Olimpikoj estis menciita fare de nur unu saud-arabia ĵurnalo, kaj internacie oni kritikis tion. En 2016 kun Sarah Attar invitiĝis al la saudarabia teamo la skermistino Lubna Al-Omair kaj la ĵudistino Joud Fahmy, kaj en 2020 invitiĝis la kuristino Yasmeen Al-Dabbagh kaj la ĵudistino Tahani Alqahtani.

La teamo ĝis la stato de 2021 sume atingis ekzakte kvar medalojn: Temas pri du arĝentaj kaj du bronzaj medaloj. Per tio sume la teamo en ĉiuj olimpikoj havas la 120-an rangon.

Kunordigas la teamon la Sauda Arabia Olimpika Komitato.

Eksteraj ligiloj redakti

Vidu ankaŭ redakti