Azerbajĝano en la Olimpikoj
azerbajĝanaj sportistoj unue inter 1952 kaj 1988 partoprenis olimpikojn kadre de la teamo de Sovetunio. Aldone, en la Somera Olimpiko 1992 ili partoprenis en Unia teamo kune kun sportistoj de 11 el la 15 eksaj respublikoj de Sovetunio – en vintro ili tiujare ne partoprenis. Ekde la Somera Olimpiko 1996 oficiala azerbajĝana teamo partoprenas la olimpikojn.
Azerbajĝano en la Olimpikoj | ||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
| ||||||||||||
Olimpika historio | ||||||||||||
Someraj Olimpikoj | ||||||||||||
1996 · 2000 · 2004 · 2008 · 2012 · 2016 · 2020 · 2024 | ||||||||||||
Vintraj Olimpikoj | ||||||||||||
1994 · 1998 · 2002 · 2006 · 2010 · 2014 · 2018 · 2022 | ||||||||||||
Aliaj parencaj aperoj | ||||||||||||
Sovetunio (1952–1988) Unia Teamo (1992) |
||||||||||||
La Azerbajĝana Olimpika Komitato kunordigas la teamojn - la organizaĵo estis kreita en 1992 kaj rekonita de la Internacia Olimpika Komitato en 1993.
Someraj Olimpikoj
redakti1996
redaktiEn la Somera Olimpiko 1996 en Atlanta partoprenis 23 azerbajĝanaj sportistoj. Teama flagotenanto estis Nazim Hüseynov (ĵudo).
- La teamo atingis 4 arĝentan medalon kaj fine havis la 61-an rangon inter ĉiuj partoprenintaj teamoj.
2000
redaktiEn la Somera Olimpiko 2000 en Sidnejo partoprenis 31 azerbajĝanaj sportistoj. Teama flagotenanto estis Namig Abdullayev (liberstila luktado).
- La teamo atingis 2 orajn kaj bronzan medalojn kaj fine havis la 34-an rangon inter ĉiuj partoprenintaj teamoj.
2004
redaktiEn la Somera Olimpiko 2004 en Ateno partoprenis 36 azerbajĝanaj sportistoj. Teama flagotenanto estis Nizami Pashayev (halterlevo).
- La teamo atingis oran kaj 4 bronzajn medalojn kaj fine havis la 50-an rangon inter ĉiuj partoprenintaj teamoj.
2008
redaktiEn la Somera Olimpiko 2008 en Pekino partoprenis 44 azerbajĝanaj sportistoj. Teama flagotenanto estis Farid Mansurov (greka-romia luktado).
- La teamo atingis oran, arĝentan kaj 4 bronzajn medalojn kaj fine havis la 40-an rangon inter ĉiuj partoprenintaj teamoj.
2012
redaktiEn la Somera Olimpiko 2012 en Londono partoprenis 53 azerbajĝanaj sportistoj. Teama flagotenanto estis Elnur Mammadli (ĵudo).
- La teamo atingis 2 orajn, 2 arĝentajn kaj 5 bronzajn medalojn kaj fine havis la 30-an rangon inter ĉiuj partoprenintaj teamoj.
2016
redaktiEn la Somera Olimpiko 2016 en Rio-de-Ĵanejro partoprenis 56 azerbajĝanaj sportistoj. Teama flagotenanto estis Teymur Mammadov (boksado).
- La teamo atingis oran, 7 arĝentajn kaj 10 bronzajn medalojn kaj fine havis la 39-an rangon inter ĉiuj partoprenintaj teamoj.
2020
redaktiEn la Somera Olimpiko 2020 en Tokio, prokrastita al 2021, partoprenis 44 azerbajĝanaj sportistoj. Teamaj flagotenantoj estis Rustam Orujov (ĵudo) kaj Farida Azizova (tekvondo).
- La teamo atingis 3 arĝentajn kaj 4 bronzajn medalojn kaj fine havis la 67-an rangon inter ĉiuj partoprenintaj teamoj.
2024
redaktiInformoj pri la reprezentantoj en la Somera Olimpiko 2024 ĝis la 11-a de aŭgusto 2024 en Parizo ankoraŭ ne kompletas.
Vintraj Olimpikoj
redaktiEn Vintraj Olimpikoj la azerbajĝana teamo ankoraŭ neniam atingis medalon.
1998
redaktiEn la Vintra Olimpiko 1998 en Nagano partoprenis 4 azerbajĝanaj sportistoj. Teama flagotenanto estis Julia Vorobieva (arta sketado).
2002
redaktiEn la Vintra Olimpiko 2002 en Sallaga Urbo partoprenis 4 azerbajĝanaj sportistoj. Teama flagotenanto estis Sergey Rylov (arta sketado).
2006
redaktiEn la Vintra Olimpiko 2006 en Torino partoprenis 2 azerbajĝanaj sportistoj. Teama flagotenanto estis Igor Lukanin (para arta sketado).
2010
redaktiEn la Vintra Olimpiko 2010 en Vankuvero partoprenis 2 azerbajĝanaj sportistoj. Teama flagotenanto estis Fuad Guliyev (vidu dekstre).
2014
redaktiEn la Vintra Olimpiko 2014 en Soĉio partoprenis 4 azerbajĝanaj sportistoj. Teama flagotenanto estis Rahman Khalilov (vidu dekstre, tiam ĉefo de la nacia vintrosporta federacio).
2018
redaktiEn la Vintra Olimpiko 2018 en Pjonĉango partoprenis 1 azerbajĝanaj sportistoj. Teama flagotenanto estis Patrick Brachner (alpa skiado).
2022
redaktiEn la Vintra Olimpiko 2022 en Pekino partoprenis 2 azerbajĝanaj sportistoj. Teama flagotenanto estis Vladimir Litvintsev (arta sketado, vidu maldekstre).