Flago de Azerbajĝano
La flago de Azerbajĝano estas trikolora flago el tri horizontalaj samlarĝaj strioj, blua la supra, ruĝa la centra kaj verda la malsupra. En la centro de la ruĝa strio, aperas blanka duonluno kaj okpinta stelo.
Flago de Azerbajĝano | |
---|---|
Lando | ![]() |
Uzo | ![]() |
Proporcio | 1:2 |
Priskribo | Tri horizontalaj strioj blua, ruĝa kaj verda, kun blankaj stelo kaj duonluno en la meza strio |
Oficialigo | 24-a de septembro 1918 (sed ĝi estis modifita en 1991) |
La bluo reprezentas la tjurkan originon de la azeroj, la ruĝo estas simbolo de la moderniĝo kaj la progreso kaj la verdo reprezentas la apartenon al la islama civilizo. Ĉi tiu flago estis oficiale adoptita la 5-an de februaro 1991.
SudazerbajĝanoRedakti
La Sudazerbajĝana revekiga movado (SANAM), separatista movado en irana Sudazerbajĝano, uzas flagon, kiu estas kreita laŭ la nacia flago de Azerbajĝano.