Ilham Alijev
İlham Heydər oğlu Əliyev, alternative azerbajĝana skriba formo İlham Heydär oğlu Äliyev, en Esperanto Ilham Hejdar oglu Alijev aŭ Ilham Hejder oglu Elijev, kutima ankaŭ la rusa formo Ильхам Алиев kaj ties latinliterigoj Ilĥam Alijev, angle Ilkham Aliyev aŭ germane Ilcham Alijew, estas azerbajĝana politikisto naskiĝinta la 24-an de decembro 1961 , do nun 59-jara). Ekde la 31-a de oktobro 2003 li estas la prezidento de Azerbajĝano. La politikisto transprenis la postenon de sia patro, Hejdar Alijev. Pli frue Ilham Alijev estis la ĉefministro.
Ilham Hejdar oglu Alijev İlham Heydər oğlu Əliyev | |||||
---|---|---|---|---|---|
Prezidento de Azerbajĝano | |||||
![]() Ilham Aliyev en Pollando en 2008
| |||||
Persona informo | |||||
Naskiĝo | 24-an de decembro 1961 en Bakuo, Azerbajĝana SSR, Sovetunio | ||||
Religio | ŝijaisma islamo | ||||
Etno | Azerioj [#] | ||||
Lingvoj | rusa lingvo • turka lingvo • franca lingvo [#] | ||||
Ŝtataneco | Sovetunio • Azerbajĝano [#] | ||||
Alma mater | MGIMO [#] | ||||
Partio | Nova Azerbajĝana Partio | ||||
Subskribo ![]() | |||||
Familio | |||||
Patro | Hejdar Alijev [#] | ||||
Patrino | Zarifa Aliyeva [#] | ||||
Gefratoj | Sevil Aliyeva [#] | ||||
Edz(in)o | Mehriban Alijeva | ||||
Infanoj | Leyla Aliyeva • Arzu Aliyeva [#] | ||||
Profesio | |||||
Okupo | politikisto [#] | ||||
| |||||
Oficiala retejo | https://president.az/ [#] | ||||
4-a Prezidento de Azerbajĝano | |||||
Dum | 31-a de oktobro 2003 - | ||||
Antaŭulo | Hejdar Alijev | ||||
Ĉefministro de Azerbajĝano | |||||
Dum | 4-a de aŭgusto 2003 - 4-a de novembro 2003 | ||||
Prezidento | Hejdar Alijev | ||||
Antaŭulo | Artur Rasizade | ||||
Sekvanto | Artur Rasizade | ||||
[#] | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Li naskiĝis en Bakuo, tiam parto de Azerbajĝana SSR ene de Sovetunio. Li finis la Instituton pri Internaciaj Rilatoj en Moskvo kaj poste ties aspiranturon, en 1985-1990 instruis en tiu instituto. En 1991-1994 li laboris en kelkaj privataj firmaoj. En 1994-2003 li estis prezidanto de la Ŝtata Nafta Kompanio de Azerbajĝana Respubliko, kaj ekde 1997 ĝis nun prezidanto de la Nacia Olimpika Komitato de Azerbajĝano.
Ilham Alijev estas aŭtoro de kelkaj esplorlaboroj pri geopolitikaj aspektoj de nafta politiko de Azerbajĝano, kaj havas doktoran titolon de politikaj sciencoj. Li libere parolas la azerbajĝanan, rusan, anglan, francan kaj turkan lingvojn.
La opozicio kaj la aktivistoj de la homrajtprotekta movado plendas, ke ekde la enposteniĝo de Ilham Alijev la enlanda situacio pri homaj rajtoj ne pliboniĝis. Kelkaj komentantoj supozas, ke tio okazas pro tio, ke okcidentaj landoj pretas permesi al Azerbajĝano ion, kio ne permeseblas aliloke, pro la nafto, kiun la ŝtato havas.
Ilham Alijev estas edziĝinta al la parlamentanino Mehriban Arif qızı Əliyeva (naskiĝis en 1964 je la nomo Mehriban Arif qızı Paşayeva). La paro havas du filinojn kaj filon.