Kartvelio en la Olimpikoj

Kartveliaj sportistoj unue inter 1952 kaj 1988 partoprenis kadre de la teamo de  Sovetunio. Aldone, en la Somera Olimpiko 1992 ili partoprenis en Unia teamo kune kun sportistoj de 11 el la 15 eksaj respublikoj de Sovetunio – en vintro ili tiujare ne partoprenis. Ekde la Vintra Olimpiko 1994 kaj ekde la Somera Olimpiko 1996 oficiala kartvelia teamo partoprenas la olimpikojn. Kartvelaj atletoj ĝis inkluzive de la jaro 2022 gajnis entute 40 medalojn, plejparte en luktado, ĵudo kaj halterlevo.

Kartvelio en la Olimpikoj

Flago de Kartvelio
IOK-kodo  GEO
NOK Kartvela Olimpika Komitato
Retejogeonoc.org.ge kartvele
Olimpika historio
Someraj Olimpikoj
1996 · 2000 · 2004 · 2008 · 2012 · 2016 · 2020
Vintraj Olimpikoj
1994 · 1998 · 2002 · 2006 · 2010 · 2014 · 2018 · 2022
vdr

La Kartvela Olimpika Komitato kunordigas la teamojn - la organizaĵo estis kreita en 1989 kaj rekonita de la Internacia Olimpika Komitato en 1993.

Someraj Olimpikoj redakti

 

1996 redakti

En la Somera Olimpiko 1996 en Atlanta partoprenis 34 kartveliaj sportistoj. Teama flagotenanto estis Giorgi Kandelaki (გიორგი კანდელაკი).

La teamo atingis   2 bronzajn medalojn kaj fine havis la 68-an rangon inter ĉiuj partoprenintaj teamoj.
 

2000 redakti

En la Somera Olimpiko 2000 en Sidnejo partoprenis 36 kartveliaj sportistoj. Teama flagotenanto estis Giorgi Assanidze (გიორგი ასანიძე).

La teamo atingis   6 bronzajn medalojn kaj fine havis la 68-an rangon inter ĉiuj partoprenintaj teamoj.
 

2004 redakti

En la Somera Olimpiko 2004 en Ateno partoprenis 32 kartveliaj sportistoj. Teama flagotenanto estis Zurab Zviadauri (ზურაბ ზვიადაური).

La teamo atingis   2 orajn kaj   arĝentajn medalojn kaj fine havis la 32-an rangon inter ĉiuj partoprenintaj teamoj.
 

2008 redakti

En la Somera Olimpiko 2008 en Pekino partoprenis 35 kartveliaj sportistoj. Teama flagotenanto estis Ramaz Nozadze (რამაზ ნოზაძე).

La teamo atingis   3 orajn,   2 arĝentajn kaj   2 bronzajn medalojn kaj fine havis la 26-an rangon inter ĉiuj partoprenintaj teamoj.
 
 
Avtandil Ĉrikiŝvili (en blanka vestaĵo) en la Somera Olimpiko 2016

2012 redakti

En la Somera Olimpiko 2012 en Londono partoprenis 34 kartveliaj sportistoj. Teama flagotenanto estis Nino Salukvadze (ნინო სალუქვაძე).

La teamo atingis   1 oran,   2 arĝentajn kaj   3 bronzajn medalojn kaj fine havis la 39-an rangon inter ĉiuj partoprenintaj teamoj.
 

2016 redakti

En la Somera Olimpiko 2016 en Rio-de-Ĵanejro partoprenis 40 kartveliaj sportistoj. Teama flagotenanto estis Avtandil Ĉrikiŝvili (ავთანდილ ჭრიკიშვილი) en la malferma ceremonio kaj Laŝa Talaĥadze (ლაშა ტალახაძე) en la ferma.

La teamo atingis   2 orajn,   arĝentan kaj   4 bronzajn medalojn kaj fine havis la 38-an rangon inter ĉiuj partoprenintaj teamoj.
 

2020 redakti

En la Somera Olimpiko 2020 en Tokio, prokrastita al 2021, partoprenis 35 kartveliaj sportistoj. Teamaj flagotenantoj estis Nino Salukvadze (ნინო სალუქვაძე) kaj Laŝa Talaĥadze (ლაშა ტალახაძე) en la malferma ceremonio kaj Gogita Arkania (გოგიტა არქანია) en la ferma.

La teamo atingis   2 orajn,   5 arĝentajn kaj   bronzan medalojn kaj fine havis la 33-an rangon inter ĉiuj partoprenintaj teamoj.

Vintraj Olimpikoj redakti

En Vintraj Olimpikoj la kartvelia teamo ankoraŭ neniam atingis medalon.

 

1994 redakti

En la Vintra Olimpiko 1994 en Lillehammer partoprenis 5 kartveliaj sportistoj. Teama flagotenanto estis Zurab Ĝiĝiŝvili.

 
la kartvelia delegacio en la Vintra Olimpiko 2010

1998 redakti

En la Vintra Olimpiko 1998 en Nagano partoprenis 4 kartveliaj sportistoj. Teama flagotenanto estis Sofia Aĥmeteli (სოფია ახმეტელი).

2002 redakti

En la Vintra Olimpiko 2002 en Sallaga Urbo partoprenis 4 kartveliaj sportistoj. Teama flagotenanto duafoje estis Sofia Aĥmeteli (სოფია ახმეტელი).

2006 redakti

En la Vintra Olimpiko 2006 en Torino partoprenis 3 kartveliaj sportistoj. Teama flagotenanto estis Vaĥtang Murvanidze en la malferma ceremonio kaj Iason Abramaŝvili en la ferma.

2010 redakti

En la Vintra Olimpiko 2010 en Vankuvero partoprenis 8 kartveliaj sportistoj. Teama flagotenanto estis Iason Abramaŝvili en la malferma ceremonio kaj Elene Gedevaniŝvili en la ferma.

 

2014 redakti

En la Vintra Olimpiko 2014 en Soĉio partoprenis 4 kartveliaj sportistoj. Teama flagotenanto estis Nino Tsiklauri en la malferma ceremonio kaj Elene Gedevaniŝvili en la ferma.

 

2018 redakti

En la Vintra Olimpiko 2018 en Pjonĉango partoprenis 4 kartveliaj sportistoj. Teama flagotenanto estis Morisi Kvitelaŝvili.

 

2022 redakti

En la Vintra Olimpiko 2022 en Pekino partoprenis 9 kartveliaj sportistoj. Teama flagotenanto estis Morisi Kvitelaŝvili kaj Nino Tsiklauri en la malferma ceremonio kaj Luka Beruvala en la ferma.

Eksteraj ligiloj redakti