Flago de Kartvelio

La oficiala flago de Kartvelio (kartvele: საქართველოს სახელმწიფო დროშა, sakhartvelos sakselmtsifo drosha) estas la " kvin-transversa flago", restaŭrita al oficiala uzo la 14-an de januaro 2004, post paŭzo de proksimume 500 jaroj. Ĝi antaŭe estis la flago de la mezepoka kartvela reĝlando kaj estis uzita kiel la oficiala simbolo de la Unueca Nacia Movado partio. La kartvela nacia flago estas blanka rektangulo, enhavante en la centra parto grandan ruĝan krucon tuŝanta ĉiujn kvar flankojn de la flago. En la kvar anguloj ekzistas kvar krucoj de la sama koloro kiel la granda kruco.

Nuna flago de Kartvelio

Originale, la blanka flago kun la unuopaĵo de la kruco de Sankta Georgo estis uzita de la kartvela reĝo Vaĥtang la 1-a Gorgasali en la 5-a jarcento kiel la nacia simbolo de la kartvela ŝtato kaj nacio. Dum la ora epoko de la kartvela regno la "kvin-transversa flago" estis uzita ekde 13-a jarcento fare de reĝino Tamara de Kartvelio. La centra elemento de la flago estas la kruco de Sankta Georgo, la patrona sanktulo de Kartvelio. Tiu kruco ankaŭ estas la nacia flago de Anglio (kies patrona sanktulo ankaŭ estas Sankta Georgo). Laŭ la kartvela akademiulo Giorgi Gabeskiria, la kvar ekstraj krucoj estis verŝajne aldonitaj dum la regado de Georgo la 5-a (ankaŭ konata kiel "la Brilanto" aŭ "la Grandioza"), kiu elpelis la mongolojn. Ĉirkaŭ tiu tempo, la nova dizajno estis adoptita kiel variaĵo de la jerusalema kruco, simbolo uzita de krucistoj en la Sankta Lando, kiu same uzis grandan centran krucon kun kvar pli malgrandaj "krucosimboloj" en la kvar kvadratoj.

La uzo de la flago falis post la mezepoka periodo, sed estis revivigita de kartvela patriota movado sekvanta la sendependecon de la lando dide Sovet-Unio en 1991. Plimulto de kartveloj, inkluzive de la influa patriarko de la Kartvela Eklezio, apogis la restarigon de la flago kaj en 1999 la kartvela parlamento pledis por la ŝanĝo de la flago. Tamen, ĝi ne estis apogita de la prezidanto, Eduard Ŝevardnadze. Ĝi estis adoptita en la fruaj 2000-aj jaroj fare de ĉefopozicia partio, la Unueca Nacia Movado estrita de Miĥail Saakaŝvili, kiel simbolo de populara rezisto al la regado de Ŝevardnadze.

La flago estis adoptita de la kartvela parlamento la 14-an de januaro 2004. Ĝi estis formale apogita de prezidenta dekreto subskribita de Saakaŝvili la 25-an de januaro, sekvante lian elekton kiel Prezidanto de Kartvelio. Ĝia adopto ne estis sen polemiko, ĉar ĝi estis simbolo de politika partio.