Armenio en la Olimpikoj
Armeniaj sportistoj unue inter 1952 kaj 1988 partoprenis olimpikojn kadre de la teamo de Sovetunio. Aldone, en 1992 ili partoprenis en Unia teamo kune kun sportistoj de 11 el la 15 eksaj respublikoj de Sovetunio. Ekde la Vintra Olimpiko 1994 kaj ekde la Somera Olimpiko 1996 oficiala armenia teamo partoprenas la olimpikojn.
Armenio en la Olimpikoj | ||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
| ||||||||||||
Olimpika historio | ||||||||||||
Someraj Olimpikoj | ||||||||||||
1996 · 2000 · 2004 · 2008 · 2012 · 2016 · 2020 | ||||||||||||
Vintraj Olimpikoj | ||||||||||||
1994 · 1998 · 2002 · 2006 · 2010 · 2014 · 2018 · 2022 | ||||||||||||
Aliaj parencaj aperoj | ||||||||||||
Sovetunio (1952–1988) Unia Teamo (1992) |
||||||||||||
La Armenia Olimpika Komitato (armene Հայաստանի Ազգային Օլիմպիական Կոմիտե, ARMNOC) kunordigas la teamojn - la organizaĵo estis kreita en 1990 kaj rekonita de la Internacia Olimpika Komitato en 1993.
Someraj Olimpikoj redakti
1996 redakti
En la Somera Olimpiko 1996 en Atlanta partoprenis 32 armeniaj sportistoj. Teama flagotenanto estis Aghvan Grigorjan.
- La teamo atingis oran kaj arĝentan medalojn kaj fine havis la 45-an rangon inter ĉiuj partoprenintaj teamoj.
2000 redakti
En la Somera Olimpiko 2000 en Sidnejo partoprenis 25 armeniaj sportistoj. Teama flagotenanto estis Hajkaz Galstjan.
2004 redakti
En la Somera Olimpiko 2004 en Ateno partoprenis 18 armeniaj sportistoj. Teama flagotenanto estis Albert Azarjan. Medaloj ne atingiĝis.
2008 redakti
En la Somera Olimpiko 2008 en Pekino partoprenis 25 armeniaj sportistoj. Teama flagotenanto estis Albert Azarjan.
- La teamo atingis arĝentan kaj 4 bronzajn medalojn kaj fine havis la 62-an rangon inter ĉiuj partoprenintaj teamoj.
2012 redakti
En la Somera Olimpiko 2012 en Londono partoprenis 25 armeniaj sportistoj. Teama flagotenanto estis Arman Jeremjan.
- La teamo atingis arĝentan kaj bronzan medalojn kaj fine havis la 60-an rangon inter ĉiuj partoprenintaj teamoj.
2016 redakti
En la Somera Olimpiko 2016 en Rio-de-Ĵanejro partoprenis 32 armeniaj sportistoj. Teama flagotenanto estis Vahan Mĥitarjan.
- La teamo atingis oran kaj 3 arĝentajn medalojn kaj fine havis la 42-an rangon inter ĉiuj partoprenintaj teamoj.
2020 redakti
En la Somera Olimpiko 2020 en Tokio, prokrastita al 2021, partoprenis 17 armeniaj sportistoj. Teamaj flagotenantoj estis Hovhannes Baĉkov kaj Varsenik Manuĉarjan.
Vintraj Olimpikoj redakti
En Vintraj Olimpikoj la armenia teamo ankoraŭ neniam atingis medalon.
1994 redakti
En la Vintra Olimpiko 1994 en Lillehammer partoprenis 2 armeniaj sportistoj. Teama flagotenanto estis Arsen Harutjunjan.
1998 redakti
En la Vintra Olimpiko 1998 en Nagano partoprenis 7 armeniaj sportistoj. Teama flagotenanto estis Alla Mikajeljan.
2002 redakti
En la Vintra Olimpiko 2002 en Sallaga Urbo partoprenis 9 armeniaj sportistoj. Teama flagotenanto duafoje post 1994 estis Arsen Harutjunjan.
2006 redakti
En la Vintra Olimpiko 2006 en Torino partoprenis 5 armeniaj sportistoj. Teama flagotenanto estis Vazgen Azrojan.
2010 redakti
En la Vintra Olimpiko 2010 en Vankuvero partoprenis 4 armeniaj sportistoj. Teama flagotenanto estis Arsen Nersisjan.
2014 redakti
En la Vintra Olimpiko 2014 en Soĉio partoprenis 4 armeniaj sportistoj. Teama flagotenanto estis Sergej Mikajeljan.
2018 redakti
En la Vintra Olimpiko 2018 en Pjonĉango partoprenis 3 armeniaj sportistoj. Teama flagotenanto estis Mikajel Mikajeljan.
2022 redakti
En la Vintra Olimpiko 2022 en Pekino partoprenis 6 armeniaj sportistoj. Teama flagotenanto estis Tina Garabedian kaj duafoje Mikajel Mikajeljan en la malferma ceremonio respektive volontulo en la ferma.