Ĉeĥio en la Somera Olimpiko 2008
sporta delegacio
La ĉeĥa teamo aktiva en la Somera Olimpiko 2008 en Pekino havis 134 sportistojn. Ili partoprenis en 19 fakoj. Flagtenanto de la ĉeĥa teamo estis Štěpánka Hilgertová dum la malferma ceremonio respektive Věra Cechlová dum la ferma. La sportistoj atingis 3 orajn, 3 arĝentajn kaj unu bronzan medalojn. Sume la teamo en la Olimpiko havis la 24-an rangon. Kunordigis la teamon la Ĉeĥa Olimpika Komitato.
Ĉeĥio en la Somera Olimpiko 2008 | ||||
![]() | ||||
Somera Olimpiko 2008 en Pekino | ||||
Flagtenanto: | Štěpánka Hilgertová (malfermo) Věra Cechlová (fermo) | |||
Sportistoj | 134 en 19 fakoj | |||
Medaloj rango: 24 |
Oro 3 |
Arĝento 3 |
Bronzo 1 |
Sume 7 |
Eksteraj ligiloj
redakti- Oficiala retejo (ĉeĥe kaj angle)
la Pekina Olimpika Parko el birda perspektivo, fone centre la Nacia stadiono de Pekino