Ĉina Tajpeo en la Somera Olimpiko 2008
sporta delegacio
(Alidirektita el Ĉina Tajpeo (Tajvano) en la Somera Olimpiko 2008)
La tajvana teamo aktiva en la Somera Olimpiko 2008 en Pekino havis 80 sportistojn. Ili partoprenis en 15 fakoj. Flagtenanto de la tajvana teamo estis Lai Sheng-Jung. La sportistoj atingis unu oran, unu arĝentan kaj 2 bronzajn medalojn. Sume la teamo en la Olimpiko havis la 45-an rangon.
Ĉina Tajpeo (Tajvano) en la Somera Olimpiko 2008 | ||||
Somera Olimpiko 2008 en Pekino | ||||
Flagtenanto: | Lai Sheng-Jung | |||
Sportistoj | 80 en 15 fakoj | |||
Medaloj rango: 45 |
Oro 1 |
Arĝento 1 |
Bronzo 2 |
Sume 4 |
La ŝtata nomo "Ĉina Tajpeo" ĉi-tie uzata estas fakte artefarita kaj diplomatie inter la jaroj 1976 kaj 1979 pridisputata nomo por la lando kutime nomata Tajvano (ĉine 臺灣 aŭ 台灣; pinjine: Táiwān), antaŭe konata kiel Formozo, oficiale Respubliko Ĉinio (ĉine 中華民國, pinjine: Zhōnghuá Mínguó). Kunordigis la teamon la Tajvana Olimpika Komitato, oficiale la Olimpika Komitato de Ĉina Tajpeo.
Eksteraj ligiloj redakti
- Oficiala retejo (ĉine kaj angle)