Santomeo kaj Principeo en la Olimpikoj

olimpika nacia teamo

Sportista teamo de  Santomeo kaj Principeo en la Olimpikoj ekde la jaro 1996 ĝis inkluzive la olimpiko de 2020, pro la kronvirusa pandemio prokrastita al somero 2021, partoprenis en ĉiuj someraj eldonoj de la sporta evento. En vintraj olimpikoj ankoraŭ neniam estis santomeaj kaj principeaj partoprenantoj.

La olimpika flago
la teamano Christopher Lima da Costa en 2012[1]

La teamo ĝis la stato de somero 2022 ankoraŭ neniam atingis olimpikan medalon.

Kunordigas la teamon la Santomea kaj Principea Olimpika Komitato, fondita en 1979 kaj rekonita en 1993.

Eksteraj ligiloj redakti

Notoj redakti

  1. staranta dekstre, en malhelverdaj ĉemizo kaj pantalono en trako 2 (uziĝas trakoj 2 ĝis 8), antaŭ la komenciĝo de unu el la 100-metraj kuroj

Vidu ankaŭ redakti