Raportistoj sen limoj

internacie agadanta neregistara organizaĵo

Raportistoj sen landlimoj (france Reporters sans frontières; mallongigite: RSL aŭ RSF) estas internacie agadanta neregistara organizaĵo (NRO), kiu informas pri informolibero kaj parollibereco en la tuta mondo, apud artikolo 19 de Universala Deklaracio de Homaj Rajtoj, batalas kontraŭ la cenzuro kaj kampanjas por liberigo de la arestitaj ĵurnalistoj. La organizaĵo estis fondita en 1985 en Montpellier, fare de Robert Ménard, kiu ekde tiam estas gvidanto de la organizaĵo. La nomo estis elektita-kreita je analago al Kuracistoj sen landlimoj.

Raportistoj sen limoj
emblemo
ne-registara organizaĵo
Dum 1985 –
Fondodato 1985
Sidejo Parizo
Lando Francio
Retejo Oficiala retejo
Jura formo declared association
Wikidata-logo.svg
Information icon.svg
vdr
Protestago en Parizo, aprilo 2008, elmontrante la flagon de "Raportistoj Sen Limoj (RSF)" prezentantan la olimpikajn ringojn en la formo de mankatenojpendseruroj, kune kun la legendo "Pekino 2008".

Organizado kaj financadoRedakti

RSL havas internacian sekretariejon en Parizo, naŭ eŭropajn landajn sekciojn kaj kvin landajn buroojn en Nord-Ameriko kaj Azio. Krom tiuj, RSL havas 130 korespondantojn sur ĉiuj kontinentoj kaj 14 registar-sendependajn partnerajn organizaĵojn.

RSL havas jaran buĝeton de ĉ. 4 milionoj da USD. La enspezoj venis en 2006:

AgadoRedakti

La organizo konservas listojn de murditaj ĵurnalistoj kaj malliberigitaj ĵurnalistoj. La organizo gvidas diversajn kampanjojn ekzemple dum la Pekinaj Olimpikoj 2008 kaj dum la Vintraj Ludoj en Soĉi 2014. Ĉiujare la 12-an de marto, la organizo festas Internacian Tagon Kontraŭ Reta Cenzuro. Ĉiujare en decembro, la organizo aljuĝas la "Premion pri Gazetara Libereco".

PublikaĵojRedakti

  • Ekde 2002, la organizo publikigas ĉiun januaron la "World Press Freedom Ranking" , detaligante la staton de gazetara libereco en la diversaj landoj.
  • Ĉiujare la 3-an de marto, la organizo publikigas liston de malamikoj de gazetara libereco, kiu inkluzivas gvidantojn de landoj, milicioj kaj krimaj organizaĵoj kiuj damaĝas ĵurnalistojn.

KritikoRedakti

Kritikistoj asertas, ke la kritikaj sciigoj de la organizaĵo koincidas kun neŝatataj ŝtatoj de US-State Department (Irano, Sirio, Nord-Koreio), sed mankas sciigoj el Usono-aliancaj, -amikaj landoj (Filipinoj, Saud-Arabio) aŭ Usono ne estas menciata.

Vidu ankaŭRedakti