Center for a Free Cuba
usona organizaĵo
La institucio Center for a Free Cuba, en Esperanto Centro por Libera Kubo, estas organizaĵo bazita en Vaŝingtono. Ĝi deklaras ke ĝi estas "sendependa, senpartia institucio dediĉita al antaŭenigo de homaj rajtoj kaj transiro al demokratio kaj jura ŝtato en la insulo Kubo. Establita en novembro 1997, la centro kolektas kaj disvastigas informojn pri Kubo kaj kubanoj al la amaskomunikiloj, neregistaraj organizoj, kaj la internacia komunumo. La centro ankaŭ helpas la popolon de Kubo per siaj informaj disvastigoj kaj humanaj programoj sur la insulo."[1]
Centro por Libera Kubo | ||
---|---|---|
Center for a Free Cuba | ||
organizaĵo | ||
Komenco | 1997 | |
Tipo | sendependa senpartia institucio por antaŭenigo de homaj rajtoj kaj transiro al demokratio interalie de Kubo | |
Lingvoj | ||
Retejo | Oficiala retejo | |
Inter la agado de la organizaĵo estas ankaŭ subteno de la internacie agadanta neregistara organizaĵo (NRO) Raportistoj sen limoj, kies centra oficejo situas en Francio.
Eksteraj ligiloj
redaktiReferencoj
redakti- ↑ "Pri ni", Centro por Libera Kubo. Arkivita el la originalo je 2009-01-31. Alirita 2022-03-16 .