Hungario en la Somera Olimpiko 2008
sporta delegacio
La hungara teamo aktiva en la Somera Olimpiko 2008 en Pekino havis 171 sportistojn. Ili partoprenis en 18 fakoj. Flagtenanto de la hungara teamo estis Zoltán Kammerer. La sportistoj atingis 3 orajn, 5 arĝentajn kaj 2 bronzajn medalojn. Sume la teamo en la Olimpiko havis la 21-an rangon.
Hungario en la Somera Olimpiko 2008 | ||||
Somera Olimpiko 2008 en Pekino | ||||
Flagtenanto: | Zoltán Kammerer | |||
Sportistoj | 171 en 18 fakoj | |||
Medaloj rango: 21 |
Oro 3 |
Arĝento 5 |
Bronzo 2 |
Sume 10 |
Kunordigis la teamon la Hungara Olimpika Komitato, kreita jam en 1895.
Medalistoj redakti
Ormedaloj redakti
- la kanuisto Attila Vajda en unupersona kanada kanuo
- la kanuistinoj Natasa Janics (origine serbe Наташа Јанић / Nataša Janić, ŝi vivas en Hungario ekde 2001)[1] kaj Katalin Kovács en dupersona kajako
- kaj la hungara teamo de akvopilko
Referencoj redakti
- ↑ Ekde decembro 2010 ŝi estas edzino de la bulgara kanuisto Andrian Dušev kaj ekde tiam nomiĝas hungare Natasa Dusev-Janics kaj serbe Наташа Душев-Јанић / Nataša Dušev-Janić. Fonto: biografiaj informoj de la retejo olympedia.org (angle)
Eksteraj ligiloj redakti
- Oficiala retejo (hungare kaj angle)