Aŭstrio en la Somera Olimpiko 2008

sporta delegacio

La aŭstra teamo aktiva en la Somera Olimpiko 2008 en Pekino havis 70 sportistojn. Ili partoprenis en 14 fakoj. Flagtenanto de la aŭstra teamo estis Hans-Peter Steinacher [hansPE:ta ŜTAJnaĥa] dum la malferma ceremonio respektive Ludwig Paischer [LUTvik PAJŝa] dum la ferma. La sportistoj atingis unu arĝentan kaj 2 bronzajn medalojn. Sume la teamo en la Olimpiko havis la 61-an rangon.

Aŭstrio en la Somera Olimpiko 2008
Somera Olimpiko 2008 en Pekino
Flagtenanto:  Hans-Peter Steinacher [hansPE:ta ŜTAJnaĥa] (malfermo)
Ludwig Paischer [LUTvik PAJŝa] (fermo)
Sportistoj 70 en 14 fakoj
Medaloj
rango: 61
Oro
0
Arĝento
1
Bronzo
2
Sume
3
vdr

Kunordigis la teamon la Aŭstra Olimpika Komitato.

Eksteraj ligiloj

redakti
 
Violetta Oblinger-Peters, Ludwig Paischer kaj Mirna Jukić gajnis medalojn por Aŭstrio en 2008
 
la emblemo