La Olimpika Ĉarto estas aro da reguloj kaj gvidlinioj rilate al la organizado de la Olimpikaj Ludoj kaj al la administrado de la Olimpika Movado. Ĝi estis ellaborita de la Internacia Olimpika Komitato kaj laste ĝisdatigita la 7-an de julio 2007.

La olimpika torĉo

La oficialaj lingvoj de la ĉarto estas la franca kaj la angla. Dum IOK-sesioj, la ĉarto estas tamen tradukita al la germana, la hispana, la rusa kaj la araba.

Esence, estas tri ĉefaj celoj de la Olimpika Ĉarto, kiel estas detalita en la enkonduka parto de la Ĉarto:

  1. Determini la principojn kaj bazajn valorojn de Olimpismo
  2. konsistigas la juran bazon de la Internacia Olimpika Komitato
  3. Difini la rajtojn kaj devojn de la tri ĉefaj korpoj de la Olimpika Movado:

Enhavo redakti

La Olimpika Ĉarto konsistas el 6 ĉapitroj kaj 61 artikoloj.

La unua ĉapitro difinas la Olimpikan Movadon kaj la rolon kaj mision de la Internacia Olimpika Komitato. Precipe, en sekcio 2 estas konstatite, ke la Olimpika Komitato devas konservi justecon en sportoj, kuraĝigi partoprenon en sportoj kaj certigi, ke la Olimpikoj okazos ĉiun fiksan periodon. Krome, la ĉapitro difinas la rilaton inter la Internacia Olimpika Komitato, la Naciaj Olimpikaj Komitatoj, kaj la Internaciaj Federacioj. Ankaŭ detale en la ĉapitro estas la oficialaj simboloj de la olimpika movado.

La dua ĉapitro priskribas la leĝojn kaj gvidliniojn de la Internacia Olimpika Komitato pri la membroj de la komitato kaj ĝia administrado, la tria ĉapitro priskribas la leĝojn por la internaciaj federacioj, kaj la kvara ĉapitro - por la naciaj olimpikaj komitatoj.

La kvina ĉapitro koncernas la regulojn de la Olimpikoj. Interalie ĝi enhavas la procedurojn por la elekto de la gastiganta urbo kaj por la organiza komitato de la Ludoj, kaj determinas kiuj sportoj estas inkluzivitaj en la Olimpikoj.

La lasta ĉapitro enhavas punojn kaj sankciojn en kazo de malobservo de la reguloj de la kongreso aŭ malobservo de la kodaj reguloj de la Monda Kontraŭdopa Agentejo.