Estas neniuj versioj de ĉi tiu paĝo, do ĝi eble ne estis kvalite kontrolita.

La Rotsee [ro:tze:] (Ruĝa Lago en la germana lingvo) estas natura lago sur la norda rando de Lucerno (Svislando). Ĝi havas longecon de 2500 m kaj larĝecon de proksimume 200 m. Ĝia tereno estas apudurba ripozumejo kaj la bordo estas naturrezervejo. La akvo elfluas per la rivero Ron, kiu ĉe Root fluas en la riveron Reuss.

Rotsee
lago
Situo Kantono Lucerno
Ĉefaj elfluoj Ron
Setlejoj Lucerno, Ebikon
Landoj de la baseno Svislando
Datenoj
Koordinatoj CH1903: 666502 / 213560 (mapo)47.0697222222228.3141666666667419Koordinatoj: 47° 4′ 11″ N, 8° 18′ 51″ O; CH1903: 666502 / 213560 (mapo)
Rotsee (Kantono Lucerno)
Rotsee (Kantono Lucerno)
DEC
Map
Rotsee
Supermara alteco 419 m
Surfaca areo 48 haf5
Maksimuma longo 2,5 kmf6
Maksimuma larĝo 250 mf7
Maksimuma profundo 16 mf10
vdr

Laŭ la norda bordo iras la fervojo Zugo-Lucerno de la Svisaj Federaciaj Fervojoj.

La lago bone taŭgas por remkonkursoj. Per 2,5 km da longo kaj rekta formo ĝi formas naturan remkonkursejon – la internacie kutima konkursdistanco en remado estas 2 km. Montetoj ĉirkaŭas la lagon kaj tiel protektas ĝin kontraŭ vento. Krome la trafluo estas malforta. Ĉar la kondiĉoj de la natura lago por remado estas tiel bonaj, ĝi ankaŭ estas nomita Dioj-lago de remistoj.[1]

Ĉiujare sur la Rotsee okazas la Lucerne Regatta (Lucerna Remkonkurso) kiel unu el la tri konkursoj pri la Monda Rempokalo. Ĝi estas unu el la plej eminentaj internaciaj remkonkursoj. Sur la Rotsee okazas ekde 1933 remkonkursoj. 1962, 1974, 1982 kaj 2001 tie okazis mondaj ĉampionumoj. Same ĉiujare okazas tie la Rotseelauf (Ruĝlaga Kuro). En 2019 ĝi okazis la 50-an fojon.

Geologio

redakti

La Rotsee estas tipa glacia lago. Ĝi probable estas eksfluejo de la Rivero Reuss.[2]

«Seegfrörni»

redakti

En malvarmaj vintroj la lago kelkfoje tute glaciokovriĝas tiel ke la oficistaro permesas suriri kaj galcikuri sur la lago. Lastfoje tiu lagofrostiĝo okazis en 1986 kaj en Februaro de 2012.

Bildaro

redakti

Referencoj

redakti
  1. Vom Güllenloch zum Göttersee, Artikolo de la Nova Zuriĥa Gazeto (NZZ) de la 16-a de Aŭgusto 2001
  2. Waltraud Hörsch (2010-05-05). Rotsee (germane). Alirita 18-a de Marto 2020.

Vidu ankaŭ

redakti

Eksteraj ligiloj

redakti