Dektrijara Milito (1454–66)

(Alidirektita el Dektrijara Milito)

La Dektrijara Milito (en germana Dreizehnjähriger Krieg; en pola wojna trzynastoletnia, nomita ankaŭ Milito de la Grandurboj, estis konflikto en 1454–66 inter la Prusia Konfederacio, aliancita kun la Krono de la Regno de Pollando, kaj aliflanke la Ŝtato de la Teŭtona Ordeno.

La Ŝtato de Teŭtona ordeno en la jaro 1410
La Ŝtato de Teŭtona ordeno post la Dektrijara Milito, la 1466 jaro
Pola infanterio, 1447–92

La milito ekis kiel insurekcio de la prusiaj urboj kaj de la loka nobelaro por atingi sendependeco el la Ordeno de germanaj kavaliroj. La Prusia Konfederacio demandis al la pola reĝo Kazimiro la 4-a helpon kaj proponis aligi Prusion en la Krono de la Regno de Pollando. Kiam la reĝo akceptis, la milito eksplodis inter Pollando, eltenante la Prusian Konfederacion, kaj la defendantoj de la regado fare de la Teŭtona Ordo.

La Dektrijara Milito finis en la venko de la Prusia Konfederacio kaj de Pollando kaj en la Dua Paco de Torun (1466). Tio estis tuj sekvita de la Milito de la Pastroj (1467–79), eksploda disputo kun Pollando pri la sendependeco de la Prusia Varmio (Erm-lando).

Referencoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti