Okcidentpomeria provinco
La Okcidentpomeria provinco (pole Województwo zachodniopomorskie) estas provinco (historie vojevodio) de Pollando. Ĝi situas en la nordokcidenta parto de la lando ĉe la limo de Germanio kaj ĉe la Balta maro.
Okcidentpomeria provinco | |||||
| |||||
![]() | |||||
---|---|---|---|---|---|
ĉefurbo | Szczecin | ||||
areo | 22 892,48 km² | ||||
nombro de loĝantoj (laŭ stato 31-an de marto 2011) |
1 687 000 | ||||
La provinco havas 22.896 km² kaj en 2004 havis proksimume 1.694.865 loĝantojn. Ĝia ĉefurbo estas Szczecin.
Administra dividoRedakti
La provinco dividiĝas en 18 distriktojn (powiaty), kaj krome ekzistas tri eksterdistriktaj urboj. Tiuj tri urboj poe situas lime respektive centre de distriktoj kiuj portas la nomon de la koncerna urbo, sed la urba teritorio malgraŭ la nomo ne apartenas al la samnoma distrikto.
Eksterdistriktaj urbojRedakti
- Szczecin (germane Stettin) 407.260; 301 km²
- Koszalin (Köslin) 107.307; 83 km²
- Świnoujście (Swinemünde) 40.901; 197 km²
DistriktojRedakti
|
|
|
(nombro de loĝantoj kaj areo laŭ stato de la 30-a de junio 2009)[1]
Distriktoj | plej granda | plej eta |
---|---|---|
laŭ areo | distrikto Gryfiński | distrikto Policki |
laŭ nombro de loĝantoj | distrikto Stargardzki | distrikto Łobeski |
TransportoRedakti
Fervojlinio Szczecin Dąbie – Sobieradz estas pola neelektrizita fervojlinio, lokita entute sur teritorio de la Okcidentpomeria Provinco. Ĝi kunigas stacion Szczecin Dąbie kun Sobieradz. Nuntempe la linio estas aktiva nur por vara transporto.