Mielno

urbo en nuntempa Pollando

Mielno - ĝis la jaro 1945 germanlingve Groß Möllen - estas urbo de Pollando, kiu estas la administra centro de samnoma komunumo. Ĝi situas en la distrikto Koszalin de la provinco Okcidenta Pomerio, borde de la Balta Maro, kies sabla plaĝo konsistigas la nordan komunumolimon. Sude ĝi limas je la lago Jezioro Jamno (germane Jamunder See). La distrikta ĉefurbo Koszalin (germane Köslin) situas en distanco de 12 kilometroj sude, la same marborda urbo Kołobrzeg (germane Kolberg) en distanco de 35 kilometroj okcidente.

Mielno

Blazono

Blazono
urbo • feriurbo
Mielno (Pollando)
Mielno (Pollando)
DMS

Map

Mapo
Mapo
Mapo
Provinco Okcidenta Pomerio
Distrikto distrikto Koszalin
Aglomeraĵo Ne estas
Koordinatoj 54° 15′ N, 16° 3′ O (mapo)54.2516.05Koordinatoj: 54° 15′ N, 16° 3′ O (mapo)
Alto super la marnivelo 32 m
Areo 7,61 km²
Loĝantaro 2200 (en 2004)
Poŝtkodo 75-900, 75-902, 75-007, 75-016
Telefona antaŭkodo (+48) 94
Aŭtokodo ZK0
TERYT 76-032
Adreso de estraro ul. Bolesława Chrobrego 10
Poŝtkodo de estraro 76-032
Komunuma retejo http://www.mielno.pl
vdr

Mielno estas konata turisma celo kun sablaj plaĝoj ĉe la marbordo de la Balta Maro. Laŭ la komunuma situo kompreneblas ke la loĝantoj je granda parto vivas el gastigo de turistoj.

Esperanto

redakti

En Mielno ekde la jaro 1976 okazas tradiciiĝinta printempa respektive frusomera esperantista renkontiĝo de dekdu tagoj, nomata Ĉebalta Esperantista Printempo. En junio 2013 la evento festis sian 35-an jubileon.

De la 14-a ĝis la 26-a de junio 2024 tie okazos la 46-a Ĉebalta Esperantista Printempo.

Ekonomio

redakti

En novembro 2011, la pola energifirmao PGE sciigis ke la Gąski-distrikto estis konsiderita unu el tri eblaj lokoj por la konstruado de atomcentralo[1]. En ne-laŭleĝe deviga referendumo en februaro 2012, el 4 100 elekteblaj balotantoj, 2 237 civitanoj parolis kontraŭ kaj 125 por la konstruo[2].

Turismo

redakti

Inter la turismaj vidindaĵoj en Mielno, la Mielno-promeno kondukanta al la ĉefa enirejo al la plaĝo estas tre populara. Ĝuste ĉi tie troviĝas la Rosmaro-monumento (pole: Pomnik Morsa) de de Robert Sobociński, simbolo de frimakvaj banentuziasmuloj. Tie ankaŭ komenciĝas la ĉirkaŭ 1,5-kilometra marborda "Amikeca Promeno", kie oni povas vidi la Monumenton de la aviadistoj. Turistoj ankaŭ volonte vizitas la ĉemaran parkon, kie oni povas admiri malnovan slavan fortikaĵon, lignajn pinkonusajn monumentojn kaj militbunkrojn. Alia altiro en Mielno estas la fiŝkaptista jaĥtejo situanta en la distrikto Unieście kaj Lago Jamno. En la urbo funkcias ankaŭ la Mieleński Rosmarklubo "Eskimoj" kiu celas la popularigon de fizika kulturo kaj sportoj.

Lokaj famuloj

redakti
  • Reni Jusis (naskita en 1974 en Konin, kreskis en Mielno) estas pola popkantistino, kantverkistino kaj produktistino.

Bildgalerio

redakti

Eksteraj ligiloj

redakti

(pl) Oficiala retejo

(eo) Informoj pri Mielno en la retejo de la filio Koszalin de Pola Esperanto-Asocio

Referencoj

redakti
  1. (de) Pollando planas nuclean centralon ĉe la Balta Maro, Rheinische Post, la 25-an de novembro 2011, ankaŭ la 15-an de februaro 2011.
  2. (de) Rezulto de la referendumo pri konstruo de nova atomcentralo en Pollando,Telepolis, la 15-an de februaro 2012, alirite la 28-an de junio 2024.