Potjomkina vilaĝo

La Potjomkinaj vilaĝoj (ankaŭ potjemkinaj, potemkinaj) estis onidiraj „ŝajn-vilaĝoj”, kiujn la ministro Grigorij Aleksandroviĉ Potjomkin konstruigis antaŭ vizito de la rusa carino Katerino la 2-a (1787) sur riverbordo de la Dnepro, por trompi la carinon. Onidire, Potjomkin - kiu gvidis militiron al la Krimeo - starigis fasadon de vilaĝaj domoj por admirigi la carinon pro riĉeco de la novkonkerita teritorio.

Laŭ modernaj historiistoj, la historio estas plej verŝajne fiklaĉo de politikaj malamikoj de Potjomkin. Potjomkin fakte faris grandajn streĉojn pro evoluigo de la krimeaj teritorioj kaj verŝajne sendis kamparanojn por ordigi la areojn, kiujn vizitos la carino. La legendo de la ŝajn-vilaĝoj estas grandparte elpensaĵo, Potjomkin fakte fondis verajn komunumojn kaj konstruigis fortikaĵojn. La vizito kun la carino kaj prezento de la atingitaĵoj por ŝi konfirmis sian politikan pozicion.

La esprimo "Potjomkin-vilaĝo" disvastiĝis en la politiko kiel sinonimo por vualigo de neagrablaj faktoj per falsaj rezultoj, dum la Potjomkinaj vilaĝoj fakte ne ekzistis.

Eksteraj ligiloj redakti