Paul-Yves NIZAN ([nizɑ̃]; 7a de Februaro 1905 – 23a de Majo 1940) estis franca filozofo kaj verkisto.

Paul Nizan
Persona informo
Naskonomo Paul Yves Nizan
Naskiĝo 7-an de februaro 1905 (1905-02-07)
en Tours
Morto 23-an de majo 1940 (1940-05-23) (35-jaraĝa)
en Recques-sur-Hem
Mortokialo mortis en batalo
Lingvoj franca
Ŝtataneco Francio
Alma mater Liceo Henri-IVGimnazio Louis-le-Grand • lycée Georges-Clemenceau • Supera normala lernejo
Familio
Edz(in)o Henriette Nizan
Infanoj Patrick Nizan • Anne-Marie Nizan
Okupo
Okupo politikistofilozofoverkisto • romanisto • eseisto • tradukisto
vdr

Li naskiĝis en Tours, Indre-et-Loire kaj studis en Parizo kie li amikiĝis kun kolego studento Jean-Paul Sartre en la Liceo Henri-IV. Li iĝis membro de la Franca Komunista Partio, kaj multo de lia verkaro montras siajn politikajn kredojn, kvankam li foriris el la partio tuj post la Pakto Molotov–Ribbentrop en 1939. Li mortis en la Batalo de Dunkirko, luktante kontraŭ la germana armeo en la Dua Mondmilito.

Inter liaj verkoj menciindas romanoj Antoine Bloye (1933), Le Cheval de Troie [La Troja ĉevalo] kaj La Conspiration [La konspiro] (1938), same kiel la eseoj "Les Chiens de garde" ["La gardohundoj"] (1932) kaj "Aden Arabie" (1931), kiu enkondukis lin al nova publiko kiam ĝi estis republikigita en 1960 kun prefaco de Sartre. Precize, la malferma frazo "Mi estis dudekjarulo, mi ne permesos iun diri, ke tiuj estas la plej bonaj jaroj de la vivo" (J’avais vingt ans. Je ne laisserai personne dire que c’est le plus bel âge de la vie.) iĝis unu el la plej influaj motoj de la studenta protesto dum Majo de 68.[1][2][3][4][5]

Verkoj redakti

  • Aden Arabie (1931), (1960)
  • Les Chiens de garde [La gardohundoj] (1932)
  • Antoine Bloye (1933)
  • Le Cheval de Troie [La Troja ĉevalo] (1938)
  • La Conspiration [La konspiro] (1938)
  • Morceaux choisis de Marx (1934) kun enkonduko de Henri Lefebvre
  • Chronique de septembre (1939)
  • Paul Nizan, intellectuel communiste. Articles et correspondance 1926-1940 (1967)
  • Pour une nouvelle culture (1971)
  • Articles littéraires et politiques, volumo I (2005)

Notoj redakti

  1. Paul Nizan, Aden, Arabie, MR Press, 1968.
  2. Paul Nizan, The Conspiracy, Verso Books, 2012.
  3. Lawrence D. Kritzman (eld.), The Columbia History Of Twentieth-Century French Thought, Columbia University Press, 2007, p. 62.
  4. Daniel Singer, Prelude to revolution: France in May 1968, South End Press, 2002, pp. 106, 110.
  5. Freccero, Nizan? siamo in grande primavera, Ansa, 20a de Junio, 2012.