Raymond Aron
Raymond ARON, Parizo, 14a de marto 1905 - Parizo, 17an de oktobro 1983, estis franca filozofo, sociologo, politologo, historiisto kaj ĵurnalisto.
Raymond Aron | |||||
---|---|---|---|---|---|
prezidanto | |||||
![]() | |||||
Persona informo | |||||
Raymond Claude Ferdinand Aron | |||||
Naskonomo | Raymond Claude Ferdinand Aron | ||||
Naskiĝo | 14-an de marto 1905 en 6-a arondismento de Parizo, ![]() | ||||
Morto | 17-an de oktobro 1983 (78-jara) en 4-a arondismento de Parizo, ![]() | ||||
Mortis pro | korinfarkto [#] | ||||
Tombo | Tombejo de Montparnasse [#] | ||||
Etno | Francoj [#] | ||||
Lingvoj | franca • germana [#] | ||||
Loĝloko | Francio [#] | ||||
Ŝtataneco | Francio [#] | ||||
Alma mater | Supera normala lernejo • Instituto pri Politikaj Studoj de Parizo • Universitato de Parizo • Lycée Condorcet • Lycée Hoche [#] | ||||
Partio | Kuniĝo de la Franca Popolo [#] | ||||
Subskribo | |||||
Familio | |||||
Patro | Gustave Aron [#] | ||||
Gefratoj | Adrien Aron [#] | ||||
Edz(in)o | Suzanne Aron [#] | ||||
Infanoj | Dominique Schnapper [#] | ||||
Profesio | |||||
Okupo | ĵurnalisto • filozofo • verkisto • politikologo • sociologo • profesoro • ekonomikisto [#] | ||||
Laborkampo | internaciaj rilatoj [#] | ||||
Doktoreca konsilisto | Léon Brunschvicg [#] | ||||
| |||||
| |||||
[#] | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Dekomence amiko kaj samklasano de Jean-Paul Sartre kaj Paul Nizan ĉe la porinstruista altlernejo, li iĝis, pro la ascendo de la totalismoj, arda defendanto de la liberalismo, kontraŭ la intelektula pacifisma kaj maldekstrema etoso tiam hegemonia. Li denoncis ankaŭ, en sia verko L'Opium des intellectuels, la blindemon kaj la bonvolemon de intelektuloj rilate al komunismaj reĝimoj.
Dum tridek jaroj, li estis ĉefredaktoro de la ĵurnalo Le Figaro. Dum siaj lastaj jaroj, li laboris en L'Express. Pro siaj kapabloj kaj diverseco de centroj de intereso — en ekonomio, sociologio, filozofio, geopolitiko — li distingiĝis kaj akiris grandan reputacion inter intelektuloj. Liaj liberalaj kaj nordatlantikaj konvinkoj havigis al li nombrajn kritikojn, venantaj kaj el partianoj de la maldekstro kaj de la dekstro.
Li havis tamen laŭlonge de sia vivo moderan sintenon. Li estis fama komentisto de Karl Marx, Carl von Clausewitz, Aleksandr Kojevnikov kaj Sartre.