Geopolitiko

Geopolitiko estas analizo de tio, kiel efikas la geografiaj faktoj je fortorilatoj de la landoj.

La esprimon uzis unuafoje sveda politologo Rudolf Kjellén en la verko Staten som Lifsform (1916). La esprimo disvastiĝis inter la du mondmilitoj ĉefe en Mez-Eŭropo, post la dua mondmilito iĝis tutmonde uzata.

La unuopaj geopolitikaj analizoj, teorioj estis uzataj por konvinki pri la naciaj postuloj (ekz. en la monata eldonaĵo de Karl Haushofer: Zeitschrift für Geopolitik).

Kiel sendependa fako, geopolitiko kreiĝis fine de la 19-a jarcento en Germanio, kaj efikis sur la agadon de la tiutempaj registaroj. La ideo de ŝtato kiel vivanta organismo, kiu havas bezonojn laŭ la naturaj leĝoj, iĝis tre influa. Kontraŭe, post la dua mondmilito oni ligis ĝin al la nazia ideologio, kaj dum jardekoj la tuta fako malaperis de la publika debato. Geopolitikaj analizoj fariĝis denove popularaj en la 21-a jarcento, kiam pluraj geografoj, politiksciencistoj kaj militaj strategiistoj rekuperis ĝin.[1]

HipotezojRedakti

Dum jarcentoj Francio kaj Germanio batalis unu kontraŭ la alia. Temas pri du landoj kun ampleksa teritorio kaj multnombra loĝantaro, kiujn dividas landlimo. Ambaŭ celis fariĝi la regiona ĉeflando de Eŭropo. Tiel militoj inter ili okazis kvazaŭ nature, ne povus esti alie. Tamen en alia mondoparto, du aliaj landoj kun eĉ pli ampleksaj teritorioj kaj multnombraj loĝantaroj, kiuj simile kunhavas landlimon, preskaŭ neniam batalis unu kontraŭ la alian. Temas pri Barato kaj Ĉinio. Kredeble ambaŭ kapablus fariĝi la regiona ĉeflando de Azio, sed grandaj militoj inter ili ne okazis. Kiel tio klarigeblas? Geografio povas proponi pripensigajn respondojn. Verŝajne, se la plej alta montaro de la mondo, nome Himalajo, situus inter Francio kaj Germanio, anstataŭ inter Barato kaj Ĉinio, la eŭropa historio estus estinta malsama.[1] Tiun hipotezon proponis la brita ĵurnalisto Tim Marshall.

Geopolitikaj organizojRedakti

Instytut Geopolityki (Instituto de Geopolitiko) fondita en 2007 jaro en Czestochowa (Pollando).

Geopolitiko en EsperantoRedakti

En 2020 kadre de la Internacia Kongresa Universitato Javier Alcalde prelegis pri geopolitiko.[2] En tiu prelego oni proponas diversajn analizojn.

Pioniroj de la germana skolo nome Friedrich Ratzel kaj lia sveda lernanto Rudolf Kjellén studis politikajn strategiojn konsiderantajn la tutan Teron kaj la dominadon de la mondo. La brit-usona skolo ekzemple de Halford McKinder konsideras la gravon de landoj en Orienta Eŭropo por eviti kunigon de Germanio kaj Rusio; fakte tie estis kerno de konfliktoj dum la unua kaj dua mondmilitoj, la soveta epoko kaj nune por NATO.[2] Jacques Ancel aldonis la gravon en geopolitiko de la koncepto de landlimo. Aliaj francaj verkistoj fokuzis al la ideo de nacio, rilata al kulturo kaj lingvo. La fiuzado de la naziismaj germanoj de la geopolitika koncepto Lebensraum kondukis al abandono de la fako dum jardekoj. La geografio povas havigi klarigojn por la dum jarcentoj hegemonio de Eŭropo, kaj izoleco de la sudeŭropaj landoj, la tiklo de la okcidenta landlimo de Rusio, kaj geopolitiko por la etnaj konfliktoj de Afriko kaj Mezoriento. Apartaj temoj estas konsidero de perforto por atingi celojn (pacismo, terorismo, neperfortaj metodoj) kaj la lingvoproblemo.

Vidu ankaŭRedakti

NotojRedakti

  1. 1,0 1,1 Javier Alcalde, Geopolitiko, remalkovrita fako. En IKU-libro de 2020 p. 62.
  2. 2,0 2,1 Javier Alcalde, Geopolitiko, remalkovrita fako. En IKU-libro de 2020 p. 62-70.

Eksteraj ligilojRedakti

ReferencojRedakti