Aldo DE' GIORGI (1924-2003) estis itala verkisto en Esperanto kaj librotenisto, honora membro de UEA.

Aldo de' Giorgi
Persona informo
Naskiĝo 29-an de februaro 1924 (1924-02-29)
en Komo
Morto 19-an de januaro 2003 (2003-01-19) (78-jaraĝa)
Lingvoj Esperantoitala
Ŝtataneco ItalioReĝlando Italio
Okupo
Okupo esperantisto
vdr
Verkistoj en Antverpeno: Georges Lagrange, Tibor Sekelj, Aldo de' Giorgi, William Auld kaj eldonisto Bruĉjo Casini.

Li estis esperantisto de 1952 kaj deĵoris en multaj instancoj de la Esperanto-movado. Interalie, li estis komisiito de UEA pri kulturo de 1977 ĝis 1980, juĝanto pri poezio en la Belartaj Konkursoj de UEA de 1981 ĝis 1998 kaj organizanto de multaj literaturaj konkursoj. Li estis Akademiano de 1986 ĝis 1998 kaj ano de la juĝkomisiono de Fondaĵo Grabowski ekde 1990.

De' Giorgi estis kunlaboranto de multaj revuoj. Dum dudek jaroj (ĝis 1996) li estis literatura redaktoro de Heroldo de Esperanto. Li redaktis la italan revuon L'Esperanto (de 1979 ĝis 1988). De 1974 li verkis originale poemojn, rakontojn kaj eseojn, ofte konkurse premiitajn, kaj romanon sub la pseŭdonimo Paula Mährti.

De' Giorgi skribis la antaŭparolon de Ombro sur Interna Pejzaĝo de Spomenka Štimec kaj de Fadenoj de l' Amo de Gerrit Berveling kaj editoris la plenan poemaron de William Auld, En Barko Senpilota (1987).

Listo de verkoj redakti

Poemoj redakti

  • Pretertempe (1982)

Romanoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti