Paula MÄHRTI estas la pseŭdonimo uzita de Aldo de' Giorgi aŭtoro de La manto (1997), ŝlosilromano en Esperanto, kalumnia atako kontraŭ lia eksedzino, kiun la protagonista mio de la verko paralelas. Pri la "mistero" malantaŭ Paula Mährti aperis jena bone dokumentita verko:

Paula Mährti
Persona informo
vdr

HAUPENTHAL, Reinhard: Debuto kaj morto de Paula Mährti. Sensignifa kontribuo al la esperanta literatur-historio. Saarbrücken: Edition Iltis 2005. 32 p. ISBN 3-932807-52-9

Laŭ ĝi la pseŭdonimo estas definitive atribuita al Aldo de' Giorgi. Tion saman informas la literatura enciklopedio de Geoffrey Sutton kaj konfirmas nekrologa artikolo de Gonçalo Neves pri William Auld.