Fondaĵo Grabowski

Fondaĵo Grabowski subtenas la Esperanto-kulturon per premioj kaj subvencioj, precipe por originala kaj tradukita beletro, kaj per kuraĝigo al junaj verkistoj. Kiu kontribuas per minimume 50 USD, rajtas eniri la Konsilion kaj fari proponojn al la juĝkomisiono. La fondaĵon administras UEA konforme al decidoj de la komisiono. La juĝkomisiono konsistas el Prof. Jesper Lykke Jacobsen (prezidanto), S-ro István Ertl (sekretario) kaj S-ino Mariana Petrova Evlogieva.

Fondaĵo Grabowski
Esperanto-fondaĵo
Komenco 1982 vd
Jura formo fondaĵo
vdr

Fondaĵo Grabowski portas la nomon de Antoni Grabowski. Ĝia fondiĝo estis anoncita en la 67-a Universala Kongreso en Antverpeno, en 1982. La fondaĵo estis establita danke al la donaco de Pablo Goralski Pawlikovski (Kanariaj Insuloj) en la sumo de 13 750 usonaj dolaroj[1].

En la unua juĝkomisiono membris Baldur Ragnarsson, Juan Régulo Pérez kaj Spomenka Štimec. La unuan plej grandan premion gajnis Marjorie Boulton en 1984. Aliaj gajnintoj troveblas ĉe Premio Grabowski.

Referencoj redakti

  1. Nova kultura fondaĵo. "Esperanto" 1982, n-ro 9, p. 155.
    Premioj pro kultura agado. "Esperanto" 1984, n-ro 9, p. 153.

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti