Morice Benin

franca kantisto

Morice BENIN (naskiĝis la 21-an de julio 1947 en Kazablanko, mortis la 19-an de januaro 2021) estis franca kantisto, kiu kantis ekde la jaro 1969. Kvankam li mem ne scipovis Esperanton, li registris en 2002 la albumon en Esperanto In-spir' eldonitan de Vinilkosmo.

Morice Benin
Bazaj informoj
Naskonomo Moïse Ben-Haïm
Naskiĝo 21-an de julio 1947 (1947-07-21)
en Kazablanko
Morto 19-an de januaro 2021 (2021-01-19) (73-jaraĝa)
en Die
Deveno  Francio
Ĝenroj Kantaŭtoro
Aktivaj jaroj 1969 - 2020
Persona informo
Naskonomo Moïse Ben-Haïm
Lingvoj franca
Ŝtataneco Francio
Okupo
Okupo kantaŭtoro • diskografa artisto
vdr

En la 1970-aj jaroj li havis apartan pozicion de "marĝena" kantisto, utopiisto kaj ekologiisto. En 30 jaroj li registris abundan kantaron. Morice samjare kiam li registris In-spir' registris ankaŭ franclingve la albumon Morice Benin chante Léo Ferré, kiun li planis registri ankaŭ en Esperanto, kvankam tiu plano ne plu realiĝis.

Diskaro redakti

Eksteraj ligiloj redakti