Erika Lagrange
franca esperantisto
Erika LAGRANGE FRIEß (naskiĝis la 7-an de aŭgusto 1928 en Schlitz, mortis la 29-an de novembro 2008 en Villefranche-de-Lauragais) estis germandevena esperantistino, filino de la esperantisto Heinrich Frieß. Ŝi konatiĝis kun sia edzo Georges Lagrange en la kabaredo Tri koboldoj, kie ŝia virina ĉarmo forte impresis multajn virojn. Ŝi edukis siajn tri filojn (Patrick, Bernard kaj Arno) kiel denaskaj esperantistoj. Ŝi tradukis kelkajn tekstojn el la germana en Esperanton (ekzemple: La juda edzino de Bertolt Brecht).
Erika Lagrange | |
---|---|
Persona informo | |
Naskonomo | Erika Frieß |
Naskiĝo | 7-an de aŭgusto 1928 |
Morto | 29-an de novembro 2008 (80-jaraĝa) |
Lingvoj | Esperanto |
Ŝtataneco | Francio Germanio |
Familio | |
Patro | Heinrich Friess |
Edz(in)o | Georges Lagrange |
Infanoj | Arno Lagrange, Patrick Lagrange, Bernard Lagrange |
Okupo | |
Okupo | esperantisto |
Eksteraj ligiloj
redakti- Vivrakonto laŭ A.L.