Arthur Schnitzler
Arthur SCHNITZLER (Esperante: Arturo ŜNICLO) naskiĝis je la 15-a de majo 1862 en Vieno, kie li mortis je la 21-a de oktobro 1931. Li studis ekde 1879 medicinon en la viena universitato, kie li doktoriĝis (d-ro med.) en 1885. Poste li laboris en la viena Allgemeines Krankenhaus (Ĝenerala malsanulejo).
Arthur Schnitzler | |
---|---|
![]() | |
Persona informo | |
Naskiĝo | 15-an de majo 1862 en Vieno |
Morto | 21-an de oktobro 1931 (69-jara) en Vieno |
Mortokialo | apopleksio • cerba sangado |
Tombo | Old Jewish Cemetery |
Lingvoj | germana |
Ŝtataneco | Aŭstrio |
Alma mater | Universitato de Vieno |
Subskribo ![]() | |
Familio | |
Patro | Johann Schnitzler |
Frat(in)oj | Julius Schnitzler • Gisela Hajek |
Amkunulo | Clara Katharina Pollaczek |
Infano | Heinrich Schnitzler |
Parencoj | Markus Hajek |
Okupo | |
Okupo | verkisto • dramaturgo • kuracisto-verkisto • scenaristo • psikiatro • romanisto • aŭtoro |
Verkoj | Dream Story Rondodanco Fräulein Else Q1821658 Flirtation |
Liaj verkoj prilumas la homajn rilatojn tiel trafe (kaj per tio kaŭzis plurfoje skandalojn), ke lia samtempulo kaj samurbano Sigmund Freud preskaŭ envie konfesis, ke Ŝniclo sukcesas trovi solvojn intuicie, kie li mem bezonis longan sciencan esploradon por veni al la sama rezulto. Li estis sub la influo de la movado Jung-Wien. Li kontribuis al la t.n. literaturo kafeja.
Famaj verkojRedakti
- Reigen (Rondo aŭ Rondodanco)
- Anatol
- Antols Größenwahn
- Der grüne Kakadu
- Leutnant Gustl
- Die Braut (La fianĉino)
- Traumnovelle (Sonĝonovelo) -- poste adaptita kiel filmo Eyes Wide Shut de Stanley Kubrick
Aperis en EsperantoRedakti
LibroformeRedakti
- El "Anatol". Kvin unuaktaĵoj (Teatraĵoj). trad. L. Grimme kaj aliaj, Vieno, 1983.
- Sonĝonovelo (Traumnovelle), trad. Michel Duc Goninaz, eld. Kava-Pech, Dobřichovice, 1997)
- Sonĝeskoj (Traumnovelle), trad. Reinhard Haupenthal, eld. Iltis, Saarbrücken, 2005,
- Rondo (Dek dialogoj), trad. de Vilhelmo Lutermano, MAS, 2007, 127 p., ISBN 918-2-9529537-2-6
- La fianĉino (Die Braut) kune kun "Rondo", vd supre) kaj eseo pri verkoj de Ŝniclo de Hartmut Scheible, trad. Vilhelmo Lutermano.
Sekundara literaturo pri la supraj verkojRedakti
Hartmut Scheible: Postparolo al Arturo Ŝniclo (Arthur Schnitzler): "La fianĉino" kaj "Sonĝonovelo" trad. Vilhelmo Lutermano,,
Eksteraj ligilojRedakti
La fianĉino (Die Braut)
Rondo (Reigen)