La mizeruloj

romano far Viktoro Hugo
(Alidirektita el Les Misérables)

La mizeruloj (origina titolo en franca: Les misérables) estas historia romano de la franca poeto kaj verkisto Victor Hugo publikigita en 1862, konsiderata uni de la plej gravaj majstroverkoj de la 19-a jarcento kaj de la franca literaturo. La romantisma teksto enhavas aferojn pri bono kaj malbono, pri leĝoj kaj juro, pri politiko, etiko, justico kaj religio. La aŭtoro konfesis, ke li inspiriĝis en Eugène-François Vidocq — franca krimulo kiu estis elaĉetita kaj finfine kreis la francan Nacian Policon — por krei la du protagonistojn kaj ke la franca historio inspiris lin por rekrei la historian kuntekston. Pro tio, la roluloj trapasas la Ribelon de junio (1832) kaj la posteajn politikajn ŝanĝojn. Krome, la aŭtoro analizas la tiamajn stereotipojn kaj montras malakcepton de la mortopuno. Resume, la romano funkcias kiel defendo de la subpremitoj en ajna loko aŭ ajna socihistoria situacio.

Les Misérables
literatura verko
Aŭtoroj
Aŭtoro Victor Hugo
Lingvoj
Lingvo franca lingvo
Eldonado
Eldondato 1862
Ĝenro historia fikcio • tragedio
Loko de rakonto Digne-les-BainsMontreuil-sur-MerMontfermeilBastila ElefantoParizo
vdr

Intrigo

redakti
Averto: La teksto, kiu sekvas, malkaŝas detalojn pri la intrigo de la rakonto.

La agado okazas en Francio dum la unua triono de la 19a jarcento, inter la batalo de Waterloo (1815) kaj la tumultoj de junio 1832. Sekvas en kvin volumoj la vivo de Jean Valjean, lia eliro el prizono ĝis lia morto. Ĉirkaŭ li gravitas la roluloj, el kiuj kelkaj havigas sian nomon al diversaj partoj de la romano, atestantoj de la mizero de tiu jarcento, mizeruloj ili mem aŭ proksimuloj de la mizero: Fantine, Cosette, Marius, sed ankaŭ la malicaj geedzoj Thénardier kaj iliaj gefiloj Éponine, Azelma kaj Gavroche, krom la policano Javert.

La unua parto (Fantine) priskribas la «elaĉeton» de Jean Valjean sub la influo de la episkopo de Digne, monsinjoro Myriel; li iĝas Sro. Madeleine, bonfaranto de la urbo Montreuil-sur-Mer. Paralele, oni sekvas la malfacilaĵojn de Fantine, fraŭlina patrino devigita fifilasi sian filinon, Cosette, al la malbonuloj geedzoj Thénardier; tiu parto finiĝas per serio de surprizaj ŝanĝoj, Jean Valjean rekuperanta sian veran identecon kaj proponanta sin al la justico por savi senkulpulon; li tamen havas tempon ĵuri al mortanta Fantine ke li zorgos pri Cosette.

En la dua parto (Cosette), Jean Valjean fuĝas, elprenas Cosette el la geedzoj Thénardier, kaj klopodas por instaliĝi en Parizo por fari tie trankvilan vivon, sed li ankaŭ altiris la atenton de la policinspektisto Javert, kiu ne ĉesas serĉi lin; tiu parto finiĝas per la mirakla savo de Jean Valjean, kiu trovas rifuĝon en la monaĥejo Petit-Picpus.

La okazaĵoj de la tria parto (Marius) disvolviĝas dek jarojn poste. La romano koncentriĝas dekomence al la konflikto inter Marius kaj lia avo, la granda burĝulo Gillenormand, kio rezultas en ilia rompo kaj en la enirado de Marius en grupo de revoluciuloj, nome la Amikoj de ABC. Dume, Jean Valjean kaj Cosette lasis la monaĥejon; Marius trafas ilin hazarde, kaj enamiĝas de tiu junulino kies identecon li baraktas malkovri. La lasta libro (Le mauvais pauvre, La malbona malriĉulo) malkaŝas ĉiujn fadenon de la intrigo: Thénardier (laŭ la pseŭdonimo de Jondrette) muntas kaptilon kontraŭ Jean Valjean; Marius, atestanto de tiu embusko preparante sin averti Javert, malkovras, ke la homo kiu volas murdi la patron de sia amatino estas tiu kiu savis lian patron en la batalo de Waterloo. Finfine, Jean Valjean fuĝas novan fojon, kaj Marius perdas la spuron de Cosette.

La kvara parto (L'idylle rue Plumet et l'épopée rue Saint-Denis, La idilio de la strato Plumet kaj la eposo de la strato Saint-Denis) montras la renkontojn de Marius kaj Cosette, pere de la interveno de Éponine. Ili idilio disvolviĝas en la strato Plumet, ĝis la subita foriro de Jean Valjean; ĉiuj protagonistoj de la historio, aŭ preskaŭ, konverĝas tiam al la barikado (fikcia) de la strato de la Chanvrerie: la Amikoj de ABC pro réeolucia konvinko, Marius pro malespero esti perdinta Cosette, Éponine pro amo, Gavroche pro scivolemo, Javert por spioni kaj Jean Valjean por savi Marius.

La kvina parto (Jean Valjean) startas per la morto de la insurekciantoj (el kiuj Gavroche) sur la barikado. Jean Valjean permesas Javert fuĝi kaj savas Marius en la lasta momento, antaŭ transporti lin en la kloakojn de Parizo kaj rekonduki lin ĉe lia avo; renkontiĝas kun Javert, tiu lasta lasas lin reiri, kaj ne komprenante kiel li povis malplenumi sian devon, li memmortiĝas. La idilio inter Marius kaj Cosette plenumiĝas per geedziĝo. Jean Valjean iom post iom malaperas for de la vivo de la paro, kuraĝigita de Marius kiu vidas en li malbonulon kaj murdiston. Marius ne estas kaptita de Thénardier kiu en la lastaj paĝoj de la romano kaj, konfuziĝinta kaj dankema, ĉeestas kun Cosette en la lastaj momentoj de Jean Valjean.

Averto: Malkaŝado de la intrigo de la rakonto ĉi tie finiĝas.