Orlando (HWV 31) estas serioza opero triakta de George Frideric Handel verkita por la King's Theatre en Londono en 1733. La itallingva libreto estis adaptita el la verko de Carlo Sigismondo Capece nome L'Orlando laŭ la verko de Ludovico Ariosto nome Orlando Furioso, kiu estis la fonto ankaŭ de la operoj de Handel nome Alcina kaj Ariodante. Pli arta ol populara sukceso en siaj unuaj ludadoj, "Orlando" estas nuntempe agnoskita kiel majstroverko.

Orlando
drama muzika verko
Aŭtoroj
Lingvoj
Lingvo itala lingvo
Eldonado
Eldondato 18-a jarcento
vdr
Senesino, kiu ludis la rolon de Orlando.

Orlando (Roland), grava soldato de la armeo de Karlomagno, enamiĝas malespere de la pagana princino Angelika, kiu siavice estas enamiĝinta de alia viro, Medoro. Orlando ne akceptas la malakcepton kaj tio frenezigas lin. Ili preskaŭ okazigas katastrofon, kion evitas la magiisto Zoroastro (kiu finfine racigas lin).

Notoj redakti

Bibliografio redakti

  • Winton Dean; Knapp, Merrill J. (1987), Óperas de Händel, 1704-1726, Clarendon Press, ISBN 0-19-315219-3