Mayfair estas riĉa areo en la West End de Londono al la orienta pinto de Hyde Park, en Westminster, inter Oxford Street, Regent Street, Piccadilly kaj Park Lane. Ĝi estas unu el la plej multekostaj distriktoj en Londono kaj en la mondo.[1]

Mayfair
kvartalo de Londono
Administrado
Poŝtkodo W1K • W1J
Demografio
Geografio
Geografia situo 51° 31′ N, 0° 9′ U (mapo)51.510277777778-0.14722222222221Koordinatoj: 51° 31′ N, 0° 9′ U (mapo) [+]
Mayfair (Granda Londono)
Mayfair (Granda Londono)
DEC
Mayfair
Mayfair
Situo de Mayfair

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Mayfair, London [+]
vdr
View of the Millennum Hotel London Mayfair from Grosvenor Square
Grosvenor Square al Millennium Hotel London Mayfair.

La areo ĉirkaŭ Mayfair estis origine parto de la bieno Eia kaj restis tre rura laŭ naturo ĝis komenco de la 18a jarcento. Ĝi iĝis bone konata pro la ĉiujara "May Fair" (Majofoiro) kiu okazis el 1686 al 1764 sur tio kio nun estas Shepherd Market (Paŝtista Bazaro). Tiu foiro altiris neagrablajn, malaltklasajn elementojn kaj iom post iom iĝis publika ĝenado. La familio Grosvenor, poste konataj kiel Dukoj de Westminster, akiris teron pere de geedzecoj kaj ekdisvolvigis la areon sub la estreco de Thomas Barlow. Tiuj laboroj inkludis la preĝejon de la placo Sankta Georgo Hanover Square, Hanover Square, Berkeley Square kaj Grosvenor Square, el kiuj la tri lastaj estis ĉirkaŭitaj de luksaj domegoj.

Ĉirkaŭ la fino de la 18a jarcento, plej el Mayfair estis konstruita kiel prestiĝa loĝejaro por altiri la supran klason; malkiel kelkaj najbaraj areoj de Londono, ĝi neniam perdis sian riĉan statuson. La malaltiĝo de la Brita aristokrataro komence de la 20a jarcento kondukis al la fakto ke la areo iĝis pli komerca anstataŭ loĝeja, kaj multaj iamaj hejmoj konvertiĝis en oficejoj por gravaj korporaciaj sidejoj, ambasadejoj, kaj aliaj negocoj. Estas restaĵoj de luksaj loĝejoj, multekostaj vendejoj kaj restoracioj, kaj modernaj hoteloj laŭlonge de Piccadilly kaj Park Lane partikulare. La prestiĝa statuso de Mayfair estis omaĝata estante la plej multekosta poseda placo en la Londona Monopolo.

51° 30′ 32″ Nordo 0° 08′ 51″ Okcidento / 51.508755 °N, 0.14743 °U / 51.508755; -0.14743 (mapo)Koordinatoj: argumento display estas malĝusta

Notoj redakti

  1. Cox, Hugo (11a de Novembro 2016). "Mayfair: London's most expensive 'village'". Financial Times. Alirita la 16an de Septembro 2018.

Eksteraj ligiloj redakti