Friedrich Wilhelm Zachow

Friedrich Wilhelm Zachow (baptita je la 14-a de novembro 1663 en Leipzig 7-a de aŭgusto 1712 en Halle) estis Germana komponisto de la baroko.

Friedrich Wilhelm Zachow
Persona informo
Naskiĝo 19-an de novembro 1663 (1663-11-19)
en Leipzig
Morto 14-an de aŭgusto 1712 (1712-08-14) (48-jaraĝa)
en Halle (Saale)
Lingvoj germana
Ŝtataneco Germanio
Alma mater Thomas-lernejo je Lepsiko
Memorigilo Friedrich Wilhelm Zachow
Okupo
Okupo komponistoorgenisto • universitata instruisto
vdr

Al liaj lernantoj apartenas Georg Friedrich Händel, Gottfried Kirchhoff, Johann Krieger kaj Johann Gotthilf Ziegler.

Vivo redakti

Deveno redakti

Zachow estas la unua filo de la Lepsika violonisto Heinrich Zachow, kiu origine venis el Cölln a.d. Spree kaj ekde 1676 estis urbofajfisto en Eilenburg, kaj kies dua edzino Elisabeth denaske Maune, filino de la urbofajfisto Gottfried Maune el Halle.

Edukado redakti

Laŭ la Musicalisches Lexikon [muzika lekikono] de Johann Gottfried Walther Zachow lernis "krom la lerneja klerado kaj la orgenistan kaj la urbofajfistan artojn fundamente" kaj vizitis unu el ambaŭ Lepsikaj latinlernejojn, verŝajne la Thomas-lernejon. Post kiam lia patro iĝis urbofajfisto en Eilenburg, Zachow ricevis orgeninstruon ĉe la tiea orgenisto Johann Hildebrandt kaj ricevis muzikajn inspirojn de la kantoroj de Eilenburg, Johann Schelle (ekde 1677 Thomas-kantoro en Lepsiko) kaj Basilius Petritz (ekde 1694-1713 kantoro de la Dresdena preĝejo Kreuzkirche).

Profesiaj stacioj redakti

Friedrich Wilhelm Zachow, postante la mortintan Samuel Ebart, estis elektita la 11-an de aŭgusto 1684 kiel orgenisto de la preĝejo Marienkriche en Halle. Krom la orgenista deĵoro ankaŭ la direktado de la preĝejaj koncertoj kun la urboĥoro de Halle kaj la urbomuzikantoj samkiel la direktado de la urba ĥoro Chorus musicus apartenis al lia taskaro.

Privataĵoj redakti

Ekde la 24-a de oktobro 1693 Zachow estis edzo de Maria Dorothea Anschütz, filino de la urbjuĝisto kaj urbestro Georg Anschütz, kaj ambaŭ havis tri filojn kaj du filinojn.

Skribmaniero de la nomo redakti

La skribmaniero de la nomo Zachow dokumentita plurfoje per porpramanaj subskriboj de Zachow kaj ankaŭ de sia patro. Tamen en la muzikliteraturo, arkivoj kaj parokaj libroj troviĝas preskaŭ ekskluzive la skribmaniero Zachau.

Verkoj (elekto) redakti

Ligiloj redakti

  • Senkostaj muzikaĵoj fare de Friedrich Wilhelm Zachow en la Werner Icking Music Archive ("Muzika Arkivo de Werner Icking")