Johann Schelle (* 6-a de septembro 1648 en Geising; † 10-a de marto 1701 en Lepsiko) estis Germana komponisto de la baroko.

Johann Schelle
Persona informo
Naskiĝo 30-an de novembro 1647 (1647-11-30)
en Geising
Morto 10-an de marto 1701 (1701-03-10) (53-jaraĝa)
en Leipzig
Lingvoj germanalatina
Ŝtataneco Sankta Romia ImperioElektoprinclando Saksio
Okupo
Okupo komponistoĥorestrodirigento
vdr

La filo de kantoro jam en la aĝo de sep jaroj iĝis membro de la reĝa kortegokapelo Saksona, tiam direktata Heinrich Schütz, kiu esence influis la verkado de Schelle. Ekde 1657 ĝis lia mutacio en la jaro 1665 li estis kantisto en la duka ĥoro de Wolfenbüttel. Antaŭ ol li studis ĉe la Lepsika universitato, li lernis ĉe la Thomasschule, muzikgimnazio kun ankoraŭ hodiaŭ knaboĥoro fama. Ekde 1677 ĝis sia morto Schelle estis Thomaskantor [t.e.direktisto de la supre menciita knaboĥoro] en Leipzig, kiel posteulo de Sebastian Knüpfer antaŭulo de Johann Kuhnau. En tiu ĉi pozicio li komponis antaŭ ĉio voĉkantan-instrumentan eklezimuzikon.

Schelle estis instruisto de Johann Theodor Roemhildt, Friedrich Wilhelm Zachow, Reinhard Keiser, Johann Christoph Graupner kaj Johann David Heinichen.

Verkoj redakti

Grandparto de lia verkaro estis sakralaj verkoj kun Germanlingvaj tekstoj, el kiuj nur malmultaj estis publikataj dum lia vivotempo. Kelkaj el liaj preĝejaj kantoj estis publikataj ĉ. 1693 en la kantlibro Der andächtige Student de Joachim Feller. 25 manuskripte konservitaj kantatoj troviĝas en la Berlina biblioteko.

Ligiloj redakti

  • Senkostaj muzikaĵoj fare de Johann Schelle en la Werner Icking Music Archive ("Muzika Arkivo de Werner Icking")