Zadok the Priest

Zadok the Priest (Zadok la pastro) (HWV 258) estas brita himno kiu estis komponita de George Frideric Handel por la kronigo de la reĝo Georgo la 2-a en 1727. Kun The King Shall Rejoice, My Heart is Inditing kaj Let Thy Hand Be Strengthened, Zadok the Priest estas unu el la kronigaj himnoj (Coronation Anthems) de Handel. Ĝi estas unu el la plej bone konataj verkoj de Handel, tiel ke Zadok the Priest estis konatita antaŭ la konsakron de la suvereno dum la kronigo de ĉiu Brita monarko ekde ties kompono kaj estas agnoskita kiel Brita patriota himno.[1][2]

Zadok the Priest

Ludita de St Matthew's Choir, 2013; Damien Giromella, dirigento

Ĉu problemoj aŭdigi ĉi tiun dosieron? Vidu helpon.

Kvankam la vortumado de "God Save the Queen" estas bazita sur sama skribaĵo de la Biblio kiel "Zadok the Priest", la vortumado de "Zadok the Priest" ne ŝanĝas kun bazo en la sekso de la monarko. Ĉar ĝi estas himno prenita rekte el la skribaĵo, kaj ĉar la koncerna reĝo estas Salomono, ĝi restas "reĝo" eĉ se la monarko estas ino.[3]

Referencoj redakti

  1. Blumsom, Amy, "Zadok the Priest: a champion's anthem", 23ade oktobro 2015. Kontrolita 15a de aŭgusto 2016.
  2. sussexchorus.org Arkivigite je 2020-11-07 per la retarkivo Wayback Machine, Coronation Anthems, HWV 258 - 261. Alirita la 15an de aŭgusto 2016.
  3. drwestbury (24a de aprilo 2011). "Zadok The Priest – Westminster Abbey Choir and Choristers of the Chapel Royal" – via YouTube.