Marktkirche Unser Lieben Frauen

La Kirko Nia kara SinjorinoMarktkirche Unser Lieben Frauen respektive pli simple nomata Marienkirche, estas la plej malaĝa el la mezepokaj preĝejoj de la urbo Halle (Saale) kaj apartenas al la plej elstaraj konstruaĵoj de la malfrua gotiko en meza Germanio. Ĝiaj kvar turoj konsistigas kune kun la Ruĝa Turo la rekonilon de la "urbo de la kvin turoj". En 2004 la preĝejo festis sian 450-jaran ekziston.

Marktkirche Unser Lieben Frauen
kristana preĝejo [+]

LandoGermanio
Federacia landoSaksio-Anhaltio
Koordinatoj51° 28′ 57″ N, 11° 58′ 5″ O (mapo)51.48255555555611.968083333333Koordinatoj: 51° 28′ 57″ N, 11° 58′ 5″ O (mapo)

Marktkirche Unser Lieben Frauen (Saksio-Anhalto)
Marktkirche Unser Lieben Frauen (Saksio-Anhalto)
DEC
Marktkirche Unser Lieben Frauen
Marktkirche Unser Lieben Frauen

Marktkirche Unser Lieben Frauen (Germanio)
Marktkirche Unser Lieben Frauen (Germanio)
DEC
Marktkirche Unser Lieben Frauen
Marktkirche Unser Lieben Frauen
Map
Marktkirche Unser Lieben Frauen

Vikimedia Komunejo:  Marktkirche Halle (Saale) [+]
En TTT: Oficiala retejo [+]
vdr
Marktkirche Unser Lieben Frauen vidata ekde la foirejo

Historio redakti

La foirpreĝejo ekestis inter 1529 kaj 1554 el la jarcentojn aĝaj antaŭulaj preĝejoj St. Gertruden kaj St. Marien. La okcidente situanta Gertruden-preĝejo devenis el la 11-a jarcento kaj estis la preĝejo de la salproduktistoj en la valo je Halle, la ĉirkaŭaĵo de la nuna Hallmarkt (salfoirejo). La orienta Marien-preĝejo el la 12-a jarcento estis la paroka preĝejo de la komercistoj kaj metiistoj de la minurbo loĝantaj ĉe la pli supre situantaj stratoj ĉirkaŭ la foirejo.

Konstruhistorio redakti

 
Interno de la foirpreĝejo

Inter 1529 kaj 1530 oni malkonstruis la malnovajn navojn. Konserviĝis nur la tiel nomataj Bluaj Turoj de St. Gertruden el la tempo ĉirkaŭ 1400 kun akrapintaj turoj, surmetitaj inter 1507 kaj 1513, kaj ĉe la orienta flanko la gvatistoturoj de St. Marien kun malfruromanikaj malsupraj etaĝoj kaj renesancaj surmetaĵoj ekde 1551 ĝis 1554, kiuj estis ligitaj per ponto por la turgvatisto. Ties tasko estis averti la urbanojn pri danĝeroj kiel brulegoj, sonorigante la sonorilojn.

 
Martin Luther, portreto de Lucas Cranach la pli maljuna, 1529
 
Justus Jonas, pentraĵo de Cranach 1543

La nova preĝejo, konstruita inter la turparoj, estas la lasta granda halokonstruaĵo de la malfrua gotiko en supra Saksio kaj apartenas al la elstaraj arkitekturaj sukcesoj de tiu epoko en meza Germanio. La koncepton faris konsilantara konstruestro Caspar Krafft. Post ties morto en 1540 lia sukcedanto Nickel Hoffmann daŭrigis la pretigadon de la okcidenta haloduono kaj de la balkonoj. La konstrutempo subdividiĝas en du tranĉaĵoj, ekde 1530 ĝis 1539 kaj post mallonga interrompo ekde 1542 ĝis 1554.

La foirpreĝejo, ekkonstruita por la defendo kontraŭ la disvastiĝanta reformacio, estis la ejo, ekde kies predikejo Justus Jonas per sia prediko je sankta vendredo de 1541 oficiale enkondukis la reformacion en Halle. La diservo devis okazi parte liberaere, ĉar tiutempo la konstrulaboroj estis finitaj nur je la orienta navo. En la sama jaro kardinalo Albrecht forlasis la urbon por ĉiam, post kiam la profesiklasoj koncedis transpreni lian gigantan ŝuldomonton. En la foirpreĝejo en 1546 estis ekspoziciata la kadavro de Marteno Lutero dum procesio ekde Eisleben al Wittenberg. Lutero mem predikis tri fojojn en la foirpreĝejo en la jaroj 1545 kaj 1546.

En la jaroj 1840 kaj 1841 la altarplaco estis alikonstruita laŭ planoj de Wilhelm August Stapel kaj Karl Friedrich Schinkel. La foirpreĝejo ne ŝanĝiĝis laŭ interna kaj ekstera formo; la damaĝoj kaŭzataj per bombatako fine de la dua mondmilito (1945) estis forigitaj ĝis 1948.

Ekipo redakti

Tiu ĉi malfrugotika halokirko kun anonciĝantaj elementoj de renesanco ja estas kulmino de sakrala konstruarto en Halle.

Al la ekipo de la foirpreĝejo apartenas altvaloraj verkoj precipe de la 15-a kaj 16-a jarcentoj. La grandan lignan altaron el la jaro 1529 kreis Simon Frank, lernanto de Lucas Cranach la Maljuna. Ĝi havas kvar moveblajn kaj du rigidajn alojn. Sur la meza bildo estas bildigita Maria kun la filo sur lunarko kaj surgenue antaŭ ŝi la donacinto Albrecht von Brandenburg. Sur la aloj troviĝas la kavaliraj sanktuloj Maŭrico kaj Aleksandro.

Ke tiu ĉi kirko finiĝis nur post Reformacio montras la mankanta altarejo kaj la centra ambono, tipa por evangelia doktrino. La dato 1541 surambone memorigu onin pri la jaro de la enkonduko de protestantismo en Halle. La bela ambonsupraĵo estas nur de 1596. Jen aliaj vidindaj internaĵoj:

  • baptopelvo bronza de 1430: muldita en Magdeburg far Ludolf von Braunschweig kaj lia filo Heinrich
  • monumenta bildo de 1593 super la orienta galerio pri scenoj el la libro pri la Agoj de la Apostoloj
  • seĝaro ĥora: el kverko, far la nederlandano Anonius Pauwar (inter 1561-75, el Ipro)
  • moderna krucifikso de 1996 de Peter Hinz kun uzo de krucifikso el la 19-a jarcento: agonia Kristo tenas sian dekstran manon je repacigo
  • portretoj de Jonas kaj Lutero kontraŭe al la ambono
 
Georg Friedrich Händel, portreto de Balthasar Denner ĉ. 1733
 
Wilhelm Friedemann Bach estis ekde 1746 ĝis 1764 orgenisto de la foirpreĝejo

Per la malgranda orgeno sur la orientbalkono supre de la altaro, konstruita ekde 1663 ĝis 1664 por 200 taleroj kaj unu el la plej malnovaj en meza Germanio, jam juna Georg Friedrich Händel ellernis la orgenludadon. La 24-an de februaro 1685 Händel estis baptita en la foirpreĝejo, poste li transprenis postenon kiel orgenisto en la Katedralo de Halle. La orgeno disponas pri nur unu manualo kun ses registroj kaj estas agordata etan tercion pli alta ol notita. Ĉar oni agordas ĝin ne temperita kiel nuntempaj orgenoj, sed meztona kiel kutima dum la konstruado de la orgeno, la verkoj de barokaj komponistoj sonas pli kolorriĉaj kaj ilustraj.

Ekde 1746 ĝis 1764 Wilhelm Friedemann Bach estis orgenisto ĉe la foirpreĝejo. Lia patro Johann Sebastian Bach ludis kiel unua la orgenon sur la orientbalkono, inaŭgurita en 1716, kies fasado konserviĝis. Ĝin konstruis Christoph Cuntzius el Halberstadt. La orgeno estis renovigata en 1984 fare de la potsdama firmao Schuke (poste denove far la firmao Sauer, en 2007) kaj konsistas nun el 4170 sonaj fajfiloj, kies plej granda estas kvin metrojn longa kaj kies plej malgranda longas nur ses milimetrojn. La entute 56 registroj estas ludeblaj per tri manualoj kaj pedalaro.

Drakoputo redakti

Ekde 1983 staras antaŭ la uesta portalo de la kirko la t.n. Draka puto (germane: Drachenbrunnen) farita de la surloka skulptisto Peter Michael. Ĝi havas altecon de 3,50 metroj kaj montras drakajn figurojn kiuj simbolas en kristanismo la malbonon. Ili povas esti interpretataj kiel alegoriaĵo pri la diablo. Malsupre de la puto komenciĝas alia bazarplaco, nome Hallmarkt.

Mariobiblioteko redakti

Maldekstre de la kirko troviĝas la Mariobiblioteko (germane: Marienbibliothek; adreso: An der Marienkirche 1-3, enirejo disde la korto). Ĝi taksatas esti unu el la plej gravaj esplorbilbiotekoj pri la 18-a kaj la 19-a jarcento pro siaj 600 inkunabloj (presitaj antaŭ 1500), granda nombro da flugfolioj (16-a kaj 17-a jarcentoj), bibliaj presitaĵoj, verkoj de Justus Jonas kaj Marteno Lutero kaj multaj aliaj valoraj aferoj.

Literaturo redakti

  • Reinhard Rüger: Die Marktkirche Unser Lieben Frauen zu Halle. Deutscher Kunstverlag, München u. Berlin 2006, ISBN 3-422-02028-4
  • Achim Todenhöfer: Steinernes Gotteslob. Die mittelalterlichen Kirchen der Stadt Halle. In: Geschichte der Stadt Halle, Bd. 1, Halle im Mittelalter und der Frühen Neuzeit. Mitteldeutscher Verlag, Halle 2006, S. 207-226, ISBN 978-3-89812-512-3
  • Peggy Grötschel; Matthias Behne: Die Kirchen der Stadt Halle. Mitteldeutscher Verlag, Halle 2006, ISBN 3-89812-352-9
  • Sabine Kramer; Karsten Eisenmenger (Hrsg.): Die Marktkirche Unser Lieben Frauen zu Halle. Stekovics, Halle 2004, ISBN 3-89923-071-X
  • Holger Brülls; Thomas Dietsch: Architekturführer Halle an der Saale. Dietrich Reimer, Berlin 2000, ISBN 3-496-01202-1
  • Ute Bednarz; Folkhard Cremer; Hans-Joachim Krause: Dehio – Handbuch der deutschen Kunstdenkmäler. Sachsen-Anhalt II. Regierungsbezirke Dessau und Halle. Deutscher Kunstverlag, München u. Berlin 1999, ISBN 3-422-03065-4

Eksteraj ligiloj redakti