Albrecht von Brandenburg
Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: Albrecht von Brandenburg (apartigilo) |
Albrecht von Brandenburg (naskiĝis la 28-an de junio 1490, mortis la 24-an de septembro 1545 en Aschaffenburg) el la hohencolerna dinastio estis ĉefepiskopo de Magdeburg kaj princo-elektisto de Majenco. Li estis la dua filo de la princo-elektisto Johann Cicero von Brandenburg. Li estis unu el la plej fortaj kaj gravaj kontraŭuloj de Marteno Lutero kaj de la protestanta Reformacio.
Alberto de Brandenburgo | |||||
---|---|---|---|---|---|
Princo-elektisto de Majenco | |||||
Albrecht von Brandenburg, kardinalo kaj mecenato
| |||||
Regado | 1514–1545 | ||||
Antaŭulo | Uriel von Gemmingen | ||||
Sekvanto | Sebastian von Heusenstamm | ||||
Ceteraj titoloj | kardinalo | ||||
Persona informo | |||||
Albrecht von Brandenburg | |||||
Naskiĝo | la 28-an de junio 1490 en Cölln (hodiaŭ Berlino), Brandenburgio, Sankta Romia Imperio (Germanio) | ||||
Morto | la 24-an de septembro 1545 en Aschaffenburg, Sankta Romia Imperio (Germanio) | ||||
Tombo | Katedralo de Majenco vd | ||||
Religio | Romkatolikismo | ||||
Ŝtataneco | Margraflando Brandenburgio vd | ||||
Alma mater | Frankfurto ĉe Odro | ||||
Familio | |||||
Dinastio | Hohencolernoj | ||||
Patro | Johano Cicerono de Brandenburgio vd | ||||
Patrino | Margareta de Turingio vd | ||||
Gefratoj | Joachim I Nestor, Elector of Brandenburg (en) , Ursula of Brandenburg (en) kaj Anna of Brandenburg (en) vd | ||||
Amkunulo | Agnes Pless (en) vd | ||||
Parencoj | Joachim II Hector, Elector of Brandenburg (en) (nevo) John, Margrave of Brandenburg-Küstrin (en) (nevo) John George, Elector of Brandenburg (en) (pranevo) Catherine of Brandenburg-Küstrin (en) (pranevino) Duke Heinrich V, Duke of Mecklenburg-Schwerin (en) (bofrato) vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | katolika episkopo (1514 (Gregoria)–) katolika sacerdoto (1513–) vd | ||||
Laborkampo | Reformacio vd | ||||
| |||||
(Kun-)Margrafo de Brandenburgio | |||||
Albrecht la 4-a | |||||
Dum | 1499–1513 | ||||
Ĉefepiskopo de Magdeburg | |||||
Albrecht la 4-a | |||||
Dum | 1513–1545 | ||||
Antaŭulo | Ernst la 2-a de Saksio | ||||
Sekvanto | Johann Albrecht von Brandenburg-Ansbach | ||||
Administranto de Halberstadt | |||||
Albrecht la 5-a | |||||
Dum | 1513–1545 | ||||
Antaŭulo | Ernst la 2-a de Saksio | ||||
Sekvanto | Johann Albrecht von Brandenburg-Ansbach | ||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Vivo
redaktiAlbrecht studis en Frankfurto ĉe Odro, sacerdotiĝis kaj iĝis jam en 1513 ĉefepiskopo de Magdeburg kiel ankaŭ administranto de la episkopujo de Halberstadt. En 1514 li elektitis ĉefepiskopo kaj princo-elektisto de Majenco kaj en 1518 li nomumitis kardinalo. Por repagi la ŝuldojn faritajn por pagi la ekleziajn honorojn li promesis transdoni la duonon de la enspezoj el la komercado per indulgencoj al Romo. Lia agento estis la fifama Johann Tetzel. Tio i.a. antaŭenpuŝis reformaciajn ideojn ĉe Marteno Lutero.
Pro tio la mecenato de la humanistoj (en 1518 eĉ Ulrich von Hutten venis sur lian kortegon!) fifamiĝis ĉe la reformaciemuloj - kvankam li mem ne maltrafis okazojn por kritiki malbonajn evoluojn de la papeco. Ankaŭ en 1530 Albrecht vojaĝis al Augsburg - kie prezentitis la Aŭgsburga konfeso - kaj reklamis por la paco; li peris en 1534 kune kun Georgo, duko de Saksio inter protestantismaj princoj kaj imperiestro Ferdinando la 1-a. En 1538 Albrecht aliĝis al la t.n. Sankta Alianco direktita kontraŭ la Ŝmalkalda Ligo. Tio kiel ankaŭ la ekzekuto kontraŭleĝa de Hans von Schönitz skribigis Luteron pamfleton akregan kontraŭ Albrecht. Kontraŭ transpreno de siaj ŝuldoj (500.000 guldenoj) Albrecht permesis al la protestantoj en la regiono de Magdeburg praktiki libere la novajn ritojn kaj forlasis en 1541 sian rezidejon preferitan en Halle (Saale). Tie li konstruigis la Katedralon de Halle. Poste li konsilis la imperiestron ja uzi forton kontraŭ la protestantoj. En 1540 li ektoleris la nove fonditan ordenon de la jezuitoj - li estis la unua germana princo kiu faris tion - kaj partoprenis persekuton de la protestantisma kredo.
Graveco
redaktiAlbrecht estis amiko de la sciencoj kaj mecenatego de la artoj. La katedralojn de Halle kaj de Majenco li ornamigis riĉege. Dum du jaroj li zorgis pri la eduko de Morico de Saksio.
Literaturo
redakti- May, Der Kurfürst, Kardinal und Erzbischof Albrecht II. von Mainz, München 1865–75
- Schum, Kardinal Albrecht von Mainz und die Erfurter Kirchenreformation, Halle 1878
- Redlich, Kardinal Albrecht von Brandenburg und das Neue Stift zu Halle 1520–1541, Mainz 1900.
Fonto
redaktiMeyers Großes Konversations-Lexikon, vol 1. Leipzig 1905, p. 273-274 (tie ĉi interrete)